|
|
|
Wen Jiabao en aviadilo
al la plagita regiono. |
La 12-an de majo, tuj post okazo de la tertremo,
ĉefministro Wen Jiabao atingis la plagitan urbon Dujiangyan
de Sichuan-provinco por gvidi la savadon. Jen li alparolas homojn
subpremitajn en disfalinta domo en la urbo.
|
Wen Jiabao konsolas suferanton. |
|
|
|
La 13-an de majo, kiam
sav-taĉmentanoj estis savantaj iun lernanton de elementa lernejo
en Dujiangyan, Wen Jiabao diris al la infano: "Mi estas
avo Wen, ne perdu la kuraĝon, vi certe estos savita. " |
Wen Jiabao venis vidi
infanojn perdintajn
parencojn. |
La 13-an de majo, Wen
Jiabao vizitis suferantojn en Mianyang. Jen li konsolas vunditajn
infanojn. |
|
|
|
Antaŭtagmeze de la 14-a de majo, Wen Jiabao
atingis la serioze plagitan gubernion Beichuan. Li diris al
la sav-taĉmentanoj, ke nun la plej grava tasko estas savi postvivantojn,
kaj eĉ se ekzistas nur 1% da espero, oni devas fari cent procentojn
da klopodo. |
Wen Jiabao kaj liaj sekvantoj cedis la vojon
al soldatoj portantaj vunditan knabinon al hospitalo. Li diris,
ke tempo signifas vivon, kaj oni devas kapti ĉiun minuton por
savi postvivantojn. |
Wen Jiabao inter suferantoj en Beichuan-gubernio. |
|
|
|
Wen Jiabao diris al volontuloj el Usono: "Dankon!
Nome de la ĉina registaro mi dankas la usonan popolon pro ilia
helpo al la plagita regiono en la grandega katastrofo.
|
La 14-an de majo, Wen Jiabao iris vidi sav-taĉmentanojn
en Beichuan.
|
Posttagmeze de la 14-a de majo, Wen Jiabao
venis per helikoptero al Yingxiu por inspekto. |