Ĉina ĉefministro Wen Jiabao, honore nomata "popola
ĉefministro", tuj post okazo de la tertremo en Sichuan, venis
al la plagitaj lokoj kiel ĉefkomandanto de la savado.
Wen Jiabao veturis al la urbo Dujiangyan tuj post la
tertremo kaj okazigis la unuan kontraŭkatastrofan kunvenon en tendo.
Li kelkfoje emfazis, ke la popola vivo estu en la unua
loko. "Se unu sekundon pli frue oni eniros en la lokon, estos
ebleco savi unu vivon." Li diris, ke malfermi vojojn al la
plagitaj lokoj estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ la katastrofo
nuntempe; oni devas laŭeble renormaligi komunikadon, akvo- kaj elektro-provizadojn.
Oni povas vidi tra lenso la pezan mienon de Wen Jiabao
en la aviadilo fluganta al la plagita loko. Post la surloka kunveno
li veturis al plagitaj hospitaloj kaj lernejoj en Dujiangyan. Li
profunde riverencis viktimojn kaj konsolis familianojn de mortintoj,
premante iliajn manojn.
65-jara ĉefministro Wen Jiabao ĉiam aperas ĉe la fronto
de katastrofoj. Li komandas savadon, konsolas suferantojn kaj metas
la popolon ĉiam en la unuan lokon, tial li estas nomata "popola
ĉefministro".
|