Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Wen Jiabao: Mi postulas nur, ke vi savu 100 mil popolanojn el la danĝero, tio estas ordono

Ĉe iu falinta elementa lernejo ĉefministro Wen Jiabao laŭte vokis per la voĉo raŭka kaj sufokita al infanoj en ruino. Iu ĉeloka raportisto raportis, ke "pli-ol-60-jara ĉefministro ploris amare."

Tiu raportisto informis, ke la pli ol 300 lernantoj sub la ruino estas en grandega danĝero. Post unufoja malsukcesa savado, ĉefministro Wen surgrimpis en pluvo la ruinon por organizi refojan savadon. Je la 10-a horo kaj 20 minutoj, la ĉeloka raporto diris: "Ĉefministro Wen falis." "Lia brako vundiĝis, sed li forpuŝis la kuraciston, kiu volas vindi lian brakon."

Je la 10-a horo kaj 28 minutoj, vidinte iun lernanton sub tegolrubo, ĉefministro Wen grimpis al li por helpi la savadon. Vidinte ke sav-taĉmentanoj sukcese savis du lernantojn el la ruino, ĉefministro larmis pro emocio kaj diris: "Domoj falis aŭ fendiĝis, oni povas ilin rekonstrui. Se nur homoj restas vivantaj, oni certe venkos tiun ĉi grandan naturan katastrofon."

La ĉeloka raportisto propraokule vidis ankaŭ maloftegan koleron de ĉefministro Wen kaj raportis: "Informiĝinte telefone ke 100 mil popolanoj de Pengzhou ankoraŭ estas ŝtopitaj en montaro kaj oni ne povas transporti al ili helpajn materialojn pro disfalo de pontoj, ĉefministro Wen laŭtvoĉe diris al la telefonanto: 'Mi ne zorgas pri viaj malfaciloj, mi postulas nur ke vi savu tiujn 100 mil popolanojn el la danĝero, tio estas ordono.' "