La 12-an de majo okazis diversgradaj tertremoj en Sichuan,
Chongqing, Gansu, Hubei kaj Shaanxi, el kiuj la plej serioze plagita
regiono estas Sichuan. La 13-an de majo la Ĉina Internacia Eldona
Grupo (ĈIEG), de kiu dependas la redakcio de El Popola Ĉinio, sendis
konsolan leteron al koncernaj departementoj de la plagitaj regionoj.
Jen la plena teksto de la letero:
"La 12-an de majo okazis fortega tertremo en Wenchuan
kaj aliaj lokoj de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, tio alportis
grandan perdon al via provinco. Bonvolu akcepti nian sinceran simpation,
kaj ni esprimas funebran saluton al la viktimoj.
En la vespero de la 12-a de majo ĈIEG lanĉis urĝan
sistemon por raporti pri la subita okazaĵo. Ĉiuj gazetoj sub ĈIEG
kaj la Ĉina Interreta Informa Centro tuj rapotis en 10 fremdaj lingvoj
la rimedojn alprenitajn de la ĉinaj gvidantoj, batalon de suferantoj
de la plagitaj regionoj kaj helpon de la tutlanda popolo. La unua
raporta grupo de ĈIEG jam iris al plagita regiono por intervjui.
Samtempe, ĈIEG senprokraste kolektis monon por helpi suferantojn
de la tertremo. Ni klopodas por sendi helpmaterialojn kaj monon
al koncerna departemento kiel eble plej baldaŭ. Bonvolu transdoni
saluton de ĈIEG al la personaro de via departemento. Ni kune kun
vi laboras unuanime por rekonstrui nian komunan belan hejmlokon.
"
La dua raporta grupo de ĈIEG jam iris al plagita regiono
en la 16-a de majo.
|