Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ses savtaĉmentoj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio venis al plagitaj lokoj

Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo la Ruĝa Kruco de Ĉinio tuj startigis la unuagradan urĝan projekton kontraŭ katastrofo kaj alvokis monhelpon de la socio tra amaskomunikiloj. Ĝis la 14-a horo de la 14-a de majo la Ruĝa Kruco de Ĉinio ricevis mondonacon kaj materialojn en valoro de 280 milionoj da juanoj, kaj jam liveris al la plagitaj regionoj materialojn valorantajn 21.429 milionojn da juanoj.

Krome en la 13-a de majo laborgrupo el reprezentantoj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, de tiu de Hongkong kaj de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝkrescentaj Societoj partoprenis savadon post la tertremo en la urbo Dujiangyan kaj en la gubernio Beichuan. Ses savtaĉmentoj el 120 homoj de la branĉoj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio venis al la plagitaj lokoj en la 13-a kaj la 14-a. Ili partoprenis savadon kaj alportis mediciajn ekipaĵojn kaj medikamentojn, ambulancojn, globajn biradajn sistemojn, interparolajn telefonojn kaj tendojn.