Ĉirkaŭ la 19-a horo de la 16-a de majo, la Taiwan-a
sav-taĉmento konsistanta el 22 membroj atingis Chengdu, ĉefurbon
de Sichuan-provinco. La estro de la sav-taĉmento estas Chin-Der
Ou, ĉefdirektoro de la Kompanio de la Taiwan-a Ekspresa Fervojo
kaj konsilano de la Taiwan-a Ruĝa Kruco. Chin-Der Ou havas riĉan
sperton pri savado: li partoprenis kaj gvidis la savadon kaj rekonstruadon
de urbo Taibei post la tertremo en la 21-a de septembro 1999, kaj
traktis la sekvojn de la tajfuna katastrofo en 2001.
Ĉi-foje la Taiwan-a sav-taĉmento alportis multajn fakajn
instalaĵojn kaj savhelpajn hundojn. Matene de la 17-a de majo, helpate
de la loka registaro kaj la Ruĝa Kruco de Ĉinio, Chin-Der Ou gvidis
la sav-taĉmentanojn fari unuapaŝan serĉon en urbo Mianzhu, sed ili
trovis nenian vivsignon. Post tio la sav-taĉmento tuj iris al alia
loko por savado.
Chin-Der Ou diris: "Kvankam la perdo de tiu ĉi
tertremo estas grandega, tamen la ĉina centra registaro rapide kaj
efike organizis savadon post la katastrofo, tio estas malfacila.
Vidinte suferantajn samlandanojn, ni ege deziras helpi ilin. Nia
sav-taĉmento celas savi postvivantojn. 6 tagoj jam forpasis post
la tertremo. En la sekvantaj 2-3 tagoj, ni kiel plej eble zorge
serĉos postvivantojn. La 22 membroj de la sav-taĉmento iam akceptis
fakan trejnadon kaj ĉeestis kelkajn internaciajn savadojn. Ili estas
elstaraj savantoj de Taiwan kun riĉa sperto."
|