La
20-an de majo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio dankas
la japanan sav-taĉmenton pro ĝia humanisma spirito kaj amikeco al
la ĉina popolo montritaj en la kontraŭkatastrofa batalo.
Respondante
demandon de raportisto, Qin Gang diris, ke Japanio estas la unua
lando, kiu sendis sav-taĉmenton al la ĉina plagita regiono. Kaj
la sav-taĉmento, atinginte la tertreman regionon, spite al la danĝero
klopodis por organizi savadon per ĉiuj siaj fortoj en amikeco al
la ĉina popolo kaj laŭ la humanisma spirito. Ĝi trovis kelkajn viktimojn
kaj staris en silento por funebro, tio estas vaste konata de la
ĉina popolo.
Li diris, ke nun ankaŭ la japana kuracisto-grupo laboras
en la plagita regiono por savi vunditojn. Mi kredas, ke ĝi povas
labori kiel membroj de la japana sav-taĉmento. Ĉinio volas intime
kunlabori kun Japanio por kuraci vunditojn.
|