Retrorigardante disvolviĝon de Ĉinio en la pasintaj
kelkdek jaroj oni trovis, ke diversaj estas ĝiaj ekonomiaj modaloj,
ekzemple, tiu de kolektiva ekonomio inspirata de Ŝanhajo, tiu de
al-ekstera ekonomio inspirata de Hongkong, kaj tiu de individua
ekonomio movata de persona penado. Ekonomikisto Zhang Jun de Fudan-universitato
diris: "En observado de reformanta Ĉinio oni facile misiris
sur malĝustan vojon. Kio estas la malĝusta vojo? Tio estas, ke oni
kutimas diskuti pri disvolviĝo de ekonomio kaj kresko de industrio
de Ĉinio per unu modalo kaj teorio. Fakte la regiona diferenco estas
granda en Ĉinio. Do unue oni devas ilin agnoski kaj akcepti, se
oni volas bone kompreni la ekonomian disvolvadon de Ĉinio en la
pasintaj 30 jaroj."
Sendube malsamas la disvolvaj manieroj de urboj kaj
kamparo, ĉemaraj regionoj kaj landinternaj, kiuj fontas de specifaj
ekonomiaj cirkonstancoj. Rigardi Ĉinion laŭ diversaj modaloj helpas
pli bone koni la landon. La ĉina disvolva maniero havas tri jenajn
trajtojn: sur bazo de la ĉina cirkonstancaro, sub la gvido de la
registaro, kun sociaj interesoj kaj harmonio kiel kerno.
Krome kvin "startaj karakteroj" antaŭenpuŝas
la disvolviĝon: La ekonomio estas neprogresinta kaj disvolviĝo neekvilibra,
precipe evidentiĝas duala ekonomia strukturo.
Ĉinio posedas multnombran loĝantaron, precipe la kamparanoj
konsistigas multajn procentojn; la naturaj resursoj estas neriĉaj
kaj la cirkonstanca eltenkapablo febla.
Ĉinio suferis la feŭdan reĝimon dum du mil jaroj, sed
malmulte banis sin en "la Renesanco" kaj "la Klerigado",
tial malforta estas ĝia demokratio.
En Ĉinio profunde radikiĝis la planizita ekonomia sistemo,
kiun nun anstataŭis la merkata.
Ĉinio iam sin fermis en longa periodo. Post reformado kaj pordomalfermo
ĝi malfermiĝis al la eksterlando kaj serĉas internaciajn kunlaborojn.
Zhang Wei, supera esploristo de la Azia Esplora Centro
de la Ĝeneva Universitato de Svislando, opiniis, ke Ĉinio estas
granda lando kun 1.3 miliardoj da loĝantoj. En malfavora cirkonstanco
ĝi okazigis grandskalajn industrian kaj socian revoluciojn kaj solvis
ĉiujn problemojn en la interno. Sen fari ekspansion eksteren ĝi
profitigis plejparton de la ĉinoj kaj multajn fremdajn. Ĉinio jam
fariĝis lokomotivo de kresko de la monda ekonomio. Laŭ rigardo de
tiu punkto, eksterordinaraj estas la sukceso kaj signifo de ĝia
ekonomia modalo.
|