 |
La 13-an Ma Ying-jeo donacis
200 mil novajn taiwan-ajn dolarojn al la Ruĝa Kruco de Taiwan.
Li alvokas al la taiwan-anoj donaci monon, medikamentojn,
tendojn, lanajn litkovrilojn kaj aliajn por esprimi amon al
la plagitoj. |
La novaĵo pri tertremo en Sichuan skuis la socion de
Taiwan. En du tagoj taiwan-aj entreprenoj en la ĉeftero de Ĉinio
donacis 300 milionojn da juanoj; taiwan-aj neregistaraj societoj
rapide transportis multe da materialoj al la plagitaj lokoj, kaj
taiwan-anoj telefone demandis pri kanalo por mondonaco. Fronte al
la katastrofo oni sentas amon de la transa bordo.
Varmlinioj por donacado
"Ni ricevis helpon de la ĉeftero, kaj ĉi-foje
ni devas rekompenci!" diris loĝanto en la gubernio Taizhong.
Post la tertremo en Taiwan en 1999, loĝantoj de la
ĉeftero multe helpis taiwan-anojn. Tio kortuŝis la suferantojn en
Taiwan. Ĉi-foje taiwan-anoj sentas same kiel la plagitaj popolanoj
en Sichuan. Matene de la 13-a volontuloj de la Ruĝa Kruco de Taiwan
ricevis multajn telefonvokojn pri donaco de mono kaj materialoj,
kaj volontulado de medicinistoj al plagitaj lokoj.
La gubernioj Taizhong kaj Nantou en Taiwan estis serioze
detruitaj de la tertremo en 1999. Helpo de multaj lokoj venis al
Taiwan, i. a. tiu de la neregistaraj organizoj de la ĉeftero. Ĉi-foje
Huang Zhongsheng, estro de la gubernio Taizhong, la unua mondonacis
kaj instigis al unuarangajn administrantojn donaci sian unutagan
salajron, kaj starigis mondonacan konton. Li Chaoqing, estro de
la gubernio Nantou, mondonacis 150 mil novajn taiwan-ajn dolarojn
-- unumonatan salajron, kaj esperis, ke laborantoj en la gubernia
registaro kaj ĝiaj subaj oficejoj donacos unutagan salajron.
Registaraj kaj neregistaraj institucioj estas
pretaj
Liu Zhaoxuan, venonta "prezidanto de la Administracio
de Taiwan", tre zorgis pri la afero. "Kiam okazis tertremo
en Taiwan en 1999, mi rolis kiel ĉefkomandanto de la savado kaj
restis tri monatojn en la plagita loko. Mi havas riĉan sperton pri
savado. Se la ĉeftero petas, mi volontas helpi."
Zhang Xianyao, membro de la "leĝfara administracio"
de Kuomintango, diris, ke sava laboro de religiaj organizoj en Taiwan
amplekse disvolviĝis. Ankaŭ aliaj neregistaraj organizoj volis doni
helpon, tamen ili ne sciis kiel fari. La administracio decidis transporti
iliajn materialojn kaj sendi spertulojn al la plagitaj lokoj kiel
eble plej rapide. "Kaj registaraj kaj neregistaraj institucioj
estas pretaj fari savadon," diris Zhang Xianyao.
Batali ŝultro ĉe ŝultro
La tragedio proksimigis la popolon ambaŭflanke de la
markolo, kiu devenis de la samaj prapatroj. Fakuloj en Taiwan proponis,
ke laboro kontraŭ tertremo estas longa kaj malfacila por la popolo
ambaŭflanke de la markolo. La ĉeftero havas riĉan sperton kaj bonajn
ekipaĵojn, dum Taiwan posedas altan teknologion de tertrema observado,
rapida raporto, observado per satelit-gvida sistemo kaj alarmo.
Estas necese kaj eble, ke la du flankoj intensigos kunlaboron por
feliĉigi la popolon.
|