Nguyen Xuan Thu (ĝenerala sekretario de Vjetnama
Esperanto-Asocio):
Vjetnamaj esperantistoj esprimas sian sinceran kaj
fratecan kondolencon al la ĉina esperantistaro kaj al la familianoj
de la viktimoj de la terura tertremo okazinta en Ĉinujo.
Ahmad Reza Mamduhi (prezidanto de Irana Esperanto-Asocio):
Karaj ĉinaj samideanoj,
Kiel konate, ankaŭ nia lando Irano suferas detruajn
tertremojn de tempo al tempo. Do mi flanke de miaj samlandaj samideanoj
elkore kondolencas al vi pro la perdo de tiom multaj kaj tiel karaj
ĉinoj.
Dezirante tujan prosperon al la detruitaj regionoj.
Levon Davtjan (prezidanto de Armena Esperanto-Asocio):
Armena Esperanto-Asocio okaze de la tertremo esprimas
siajn sincerajn kondolecojn al la ĉina popolo kaj al familianoj
de viktimoj. Armenoj des pli ol aliaj scias kia teruro estas tertremo
kaj tre profunde sentas vian doloron. Havu fortecon pasi sekvojn
de la tertremo.
Ileana Sĉrøder (prezidanto de Dana Esperanto-Asocio):
Dana Esperanto-Asocio esprimas ankaŭ siajn kondolencojn!
Pekino (leganto de www.raporto.info)
La
geedzoj estas belaj kaj bonaj. Mi subtenas vin!
La ĉinaj armeanoj ankaŭ estas bonaj. En aliaj landoj ili bone plenumis
la taskon de UN por konservi ilian pacon, kaj en sia lando ili bone
agas por savi sian malfecliĉan popolon!
Politikos (leganto de www.raporto.info ):
Nian solidarecon al nia ĉefredaktoro kaj al suferintoj
de tiom detruema evento en Ĉinio!
Laŭ sciencistoj dum venontaj apudaj tempoj, pro diversaj
kaŭzoj, la planedo tuta, kun pli ol ses mil milionoj da loĝantoj
povus suferi katastrofajn detruojn.
Ĉu eblas ke ni individue povu haltigi ilin aŭ solidarece
helpi suferintojn? Jes, konsciu ni pri la afero de la planeda varmiĝo
kaj la detruo de la naturo. Klopodu ni vivi pli harmonie kun la
naturo.
Ene de esperantismo: pri "homarana" vivmaniero
iom jam nia Majstro donis instruojn...
La nuna devizo: "Ne pensu ŝanĝi aŭtomobilon, pensu ŝanĝi vian
vivon..."!
Marian C GHILEA (Rumanio):
Mi bedaŭras la tristan novaĵon kaj esperas, ke la nombro
de mortintoj estas pli malgranda ol atendite kaj ke oni povos rapide
helpi la vunditojn kaj la senhejmulojn. Mi ĵus aŭdis kaj vidis en
televido ke okazis gravega tertremo hodiaŭ en Ĉinio. Mi esperas
ke vi ne suferos damaĝojn pro tio kaj ke bonfartos vi kaj viaj familianoj.
Marc (Francio):
Estu certa, ke ni ĉiuj pensas al vi ĉinoj, trafitaj
de tiu terura katastrofo kaj nun suferas. En tiaj momentoj ne plu
ekzistas diferencoj inter ĉinoj, usonanoj, eŭropanoj, afrikanoj,
ktp... ni ĉiuj estas nur homoj, ĉar ĉe tia natura katastrofo ni
ĉiuj same suferus kie ajn ni vivus. Ni nur povas kompati, kaj mi
kredas ke nun la tuta mondo kompatas!
Ni havu ankaŭ penson por la popolo de Birmo, kiu ankaŭ
antaŭ nelonge spertis katastrofon, kaj kiu ŝajne ne ricevas la bezonatan
helpon...
|