Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Konsilio de Sekureco de UN funebris pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan

La 20-an de majo oni staris en silento por funebri pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan en sudokcidenta Ĉinio antaŭ altranga debato de la Konsilio de Sekureco de UN.

Antaŭtagmeze de tiu tago, la Konsilio de Sekureco de UN organizis altrangan debaton pri rekonstruado post konflikto. David Wright Miliband, deĵoranta prezidanto de la Konsilio de Sekureco de UN kaj ministro pri eksteraj aferoj de Britio, nome de ĉiuj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN esprimis sian sinceran simpation al ĉinaj registaro kaj popolo pro la tertremo okazinta en la 12-a de majo en Sichuan. La ĉeestantoj poste silente staris 1 minuton por funebri pro la viktimoj.

Wang Guangya, ĉina konstanta delegito en UN, dankis la membrojn de la Konsilio de Sekureco de UN pro ilia konsolado. Li diris: "Ĉinio certe povas venki tiun naturan katastrofon subtenate de ĉiuj landoj de la mondo kaj internaciaj organizoj per klopodo de la ĉinaj registaro kaj popolo."