  La 
              21-an de majo Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo prezidis preĝan 
              ceremonion en Lama-templo en Pekino por la viktimoj de la tertremo 
              okazinta en la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco en sudokcidenta 
              Ĉinio. 
             Preĝa ceremonio estas unu el la plej gravaj budhismaj 
              aktivadoj de Gelug-sekto de la Tibeta Budhismo: oni sincere petas 
              la mondon pacan kaj senkatastrofan per voĉlego de sutro. 
             La preĝa ceremonio daŭris pli ol unu horon kaj Banĉen 
              Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo voĉlegis sutron por viktimoj, peti feliĉon 
              kaj forigon de katastrofo. 
             La ceremonion ĉeestis ankaŭ kelkaj vivaj budhoj kaj 
              lama-oj de la Altranga Budhisma Instituto de Ĉinio kaj Lama-templo. 
             
              
              
              
              
              
             
             
             |