Tibeto troviĝas en sudokcidenta Ĉinio, kaj la tieaj prauloj havis
antaŭ la kristana erao interrilaton kun han-oj vivantaj en centra
Ĉinio. En Tang-dinastio (618-907), la nacioj tibeta kaj han-a starigis
inter si intimajn amikajn rilatojn politike, ekonomie kaj kulture
pere de edzoligiĝo kaj alianco. Tio fariĝis solida bazo por establi
unuiĝintan landon. De post tiam Tibeto ĉiam estas administrata de
la centralizita ŝtatpotenco malgraŭ ŝanĝiĝoj de dinastioj kaj centraj
registaroj.
|
|
Edikto de imperiestro
Shundi de Yuan-dinastio por nomumi Yundan Jianzan kiel komisaron
en 1362. |
Fresko de Potala-palaco
de Qing-dinastio pri
eniro de princino Wencheng en Tibeton. |
|
|
La ora sigelilo donacita
de Qing-registaro al
Dalai-lamao la Kvina. |
Fresko pri respektvizito
de Dalai-lamao la
Kvina al imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio. |
|
|
En 1727 Qing-dinastio
sendis la unuan korteganon
al Tibeto por administrado. Jen la kortegano
kaj liaj sekvantoj. |
La ora sigelilo donita
de imperiestro Yongzheng
de Qing-dinastio al Dalai-lamao la Sepa. |
|
|
En 1793 Qing-kortego ellaboris
sistemon elekti
Dalai- kaj Benĉen-lamaojn per lotado. Jen ora
urno uzita por la lotado. |
En 1931, 1936 kaj 1946
la tibeta registaro partoprenis
la Nacian Asembleon de la tiama ĉina registaro.
Banĉen la Naŭa kaj aliaj tibetaj famuloj estis
elektitaj ŝtatoficistoj de la centra registaro. |
|
|
En 1951 reprezentantoj
de la centra registaro kaj
la tibeta registaro subskribis Interkonsenton
pri Paca Liberigo de Tibeto. |
Ordono de la Nacia Registaro
por sankcii
Tenzin Gyatso kiel Dalai-lamaon la Dekkvaran. |