Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Atingoj de Ĉinio en reduktado de malriĉeco

de ZUO YAN

La politiko pri reformado kaj pordo-malfermo ekpraktikita en la fino de 1970-aj jaroj havigis rapidan kreskon al la ĉina ekonomio dum la pasintaj 28 jaroj. Intertempe malriĉuloj grandnombre reduktiĝis en Ĉinio. "Reformado en Ĉinio jam fariĝis grandskala agado por redukti malriĉecon en la historio, precipe por redukti la nombron de absolutaj malriĉuloj en la kamparo," raportas la Monda Banko.

En 1978, Ĉinio havis 250 milionojn da ekstremaj malriĉuloj en la vasta kamparo, kiuj konsistigis 30.7% de la tuta loĝantaro en la kamparo. Je la fino de 2007 la nombro de ekstremaj malriĉuloj en la ĉina kamparo reduktiĝis al 20 milionoj.

Profesoro Yang Jianwen, estro de la ekonomia instituto de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio komenciĝis de la kamparo. La ĉina registaro praktikis en la malriĉa kamparo la familian laŭkontraktan sistemon de agrikulturo. Laŭ la nova politiko kamparanoj akiris rajton uzi teron kaj disponi superfluajn agrikulturajn produktojn. Tio multe stimulis aktivecon de kamparanoj kaj kreskigis agrikulturan produktadon kaj enspezon de kamparanoj. Inter 1978 kaj 1985 la enspezo de ĉinaj kamparanoj multiĝis 1.6-oble kaj malriĉeco reduktiĝis je 50% en la kamparo.

La politiko pri reformado kaj pordo-malfermo vigligis ekonomion de urboj kaj urbetoj. En ĉemaraj regionoj, kiaj Guangdong, Ŝanhajo, Zhejiang kaj Jiangsu, fundamente eliminiĝis malriĉeco en la kamparo, kaj gajnantaj privataj entreprenoj, kaj entreprenoj de miksa kaj fremdlanda kapitaloj ensorbis multajn superfluajn laborfortojn de la kamparo kaj donis multajn laborŝancojn al kamparanoj en meza kaj okcidenta regionoj malriĉaj.

En Dongguan, mezgranda urbo ĉe la delto de la Perla Rivero en suda Ĉinio, prosperas ekonomio kaj fremdaj entreprenoj. La urbo havas nur 1.5 milionojn da loĝantoj, tamen altiris al si kvin milionojn da laboruloj ĉefe el mezaj kaj okcidentaj malriĉaj lokoj. Statistiko montras, ke en la jaro 2007, 19.3 milionoj el 37 milionoj da poŝtsenditaj juanoj de la Dongguan-a Poŝtoficejo estis senditaj de migrintaj laboruloj al la hejmloko.

"Dank’ al laboro en urboj kaj urbetoj, kamparanoj de malriĉaj regionoj multigis sian enspezon, lernis novan scion kaj teknikon, larĝigis sian vidkampon kaj altigis sian kapablon," diris Ding Chun, vicprofesoro de la Ekonomia Kolegio de Fudan-Universitato, "tio estas ĉefa forto por forigi malriĉecon de Ĉinio."

La Oficejo por Forigi Malriĉecon sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio raportis, ke kreskanta neagrikultura laborigo post praktikado de reformado kaj pordo-malfermo jam fariĝis ĉefa vojo por enspezo-altigo kaj malriĉeco-forigo en la kamparo. Ĝis la fino de 2006 laboris ekster sia hejmloko 120 milionoj da kamparanoj, kaj la averaĝa enspezo de kamparanoj atingis 948 juanojn. Duono de la plimultigita sumo de la pokapa neta enspezo de kamparanoj tiujare venis de laboro en urboj kaj urbetoj.

Nun Ĉinio perfektigas la socian distribuan sistemon. Praktikado de la registara transpaga sistemo malgrandigis diferencon inter regionoj, pro tio malriĉaj lokoj povas akiri pli da publika financo kaj malriĉuloj havas eblecon egale ĝui la socian bonstaton.

Reformado pri la socia garantia sistemo komencita en 1990 ludas aktivan rolon por malaltigi riskon de vivo kaj laboro, redukti urban malriĉecon, defendi bazan homrajton kaj konservi socian stabilecon. "La reformado etendiĝas de urboj kaj partoj de la kamparo al la tuta lando. Starigo de la socia garantio kovranta la tutan landon fariĝos grava rimedo por forigi malriĉecon," raportas la Oficejo por Forigi Malriĉecon sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

Paul D. Wolfowitz, estro de la Monda Banko, diris, ke forigo de malriĉeco estas komuna devo de la internacia socio. En la lastaj 20 jaroj Ĉinio faris grandan kontribuon al la moderigo de la tutmonda malriĉeco. La grandskala kreiva agado por forigi malriĉecon de Ĉinio donis ekzemplon al la tuta mondo.

Nun Ĉinio jam plenumis multajn laborojn difinitajn de UN en la Miljara Disvolva Celo, kaj atingis la celon "ĝis 1990 la malriĉa loĝantaro reduktiĝu je duono ". Malgraŭ tio, longa vojo estos antaŭ Ĉinio por bonstato de grandnombraj popolanoj, precipe por tiu de kamparanoj.

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la Tutmonda Kongreso por Forigi Malriĉecon okazinta en Ŝanhajo, ke la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento estas ŝlosila periodo por Ĉinio en konstruado de la bonstata socio. Prenante homon kiel la plej gravan punkton kaj efektivigante ĉiuflankan, akordan kaj daŭrigeblan disvolviĝon, Ĉinio solvos en la venontaj dek jaroj la problemon de vestado kaj manĝado de malriĉuloj.