Ĉu vi konas tian edziĝopeton?
|
Paro da geedzoj renkontiĝas
post la tertremo. |
Kiam la laborloko de sia amatino fariĝis ruino pro tertremo,
li komencis longan kaj malfacilan serĉadon.
Post 102 horoj li ŝin trovis, ne plu forlasis ŝin kaj
parolis kun ŝi tra fendo de brikrompaĵoj por kuraĝigi ŝin. Tie kaj
tiam li petis ŝian manon: "La luno ĉi-nokte estas plena. Ni
geedziĝu. Ĉu vi ŝatas geedziĝan ceremonion la ĉin-stilan aŭ okcident-stilan?"
Du tagojn kaj du noktojn poste, ŝi estis savita kun mieno kvieta.
Ĉu vi konas tian akompanadon?
Foto pri viro dorse portanta la kadavron de sia edzino
estis multe rigardata en amaskomunikiloj. La viro, kiu perdis sian
edzinon dum la tertremo, fiksis ŝian kadavron sur sia dorso per
ŝnuro kaj portis ŝin al kadavrejo, dezirante doni al ŝi la lastan
homan dignon.
|
Viro dorse portanta la
korpon de sia edzino |
Paro da geedzoj estis disigita de muro en ruino. Estante
tiel proksime kaj fore, ili kvankam ne povis vidi unu la alian,
tamen subtenis unu la alian per interparolo. En tri inkubaj tagoj
kaj noktoj ili senĉese kuraĝis unu la alian. La edzo diris: "Ne
ploru! Ni estos savitaj. Persistu, oni certe nin savos ." Post
nelonge, la edzino konsolis sian plorantan edzon: "Ni ne disiĝu
unu de la alia, neniu el ni mortu, kaj ni kune forlasos ĉi tien
vivaj." Helpate de amo, ili estis savitaj post 139 horoj. Mirakle!
Flegistino laboranta en la gubernio Beichuan ne havis
informon pri sia hejmloko post la tertremo. Tenante malĝojon en
la koro, ŝi silente flegis plagitojn. Ses tagojn poste, ŝi telefonis
al sia pliaĝa frato. Tio estis ŝia unuafoja kontakto kun sia familiano.
Venis al ŝi malbona informo: ŝia edzo mortis dum la tertremo. Ŝi
kriis: "Mi devas serĉi lian kadavron!" Ŝi volis rigardi
sian edzon por la lasta fojo.
|
Atente flegi sian amatinon |
Dum kaj post la tertremo okazinta en la 12-a de majo,
2008, en Sichuan, Ĉinio, estas multaj similaj rakontoj ege kortuŝaj
pri profunda amo inter la ordinaraj viroj kaj virinoj.
|