Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Saluto plej kortuŝa

Matene de la 13-a de majo, pli ol dek horojn post la tertremo knabo kun sangoplena vizaĝo estis savita el la ruino en la gubernio Beichuan de Sichuan-provinco. Sur portempa brankardo el lignaj bretoj farita de soldatoj, la knabo kun frakturo de la maldekstra brako malfacile levis sian dekstran brakon kaj faris respektan saluton de la Juna Pioniro al la ok soldatoj, kiuj lin savis kaj portis aliloken, por montri sian koran dankon al la armeanoj.

Li estas Lang Zheng, tri-jara knabo de infanĝardeno en Beichuan.

Oni estis profunde kortuŝita de la ago de tiu ĉi knabo, kies samaĝuloj estas dorlotataj en la sino de la gepatroj, dume oni ankaŭ legis sur lia vizaĝo la firmecon kaj kuraĝecon.

Lia patro estas policano de la gubernio Beichuan. Post la tertremo la patro estas okupita je savado kaj ne povis prizorgi sian filon. La 20-an de majo Lang Zheng diris al medicinistinoj, kiuj siatempe prizorgis lin: "Mi volas fariĝi policano post plenkreskiĝo kaj savos geonklojn kune kun mia patro."

La tri-jara Lang Zheng respektoplene salutas la armeanojn, kiuj lin savis.
La 20-an de majo armea
medicinistino trinkigas la knabon.
"Mi volas fariĝi policano post plenkreskiĝo kaj savos geonklojn kune kun mia patro."