Kiam postvivantoj de la
urbeto Yingxiu de la gubernio Wenchuan fosis falintajn domojn de
la elementa lernejo de la urbeto, ili konsterniĝis de kion ili vidis:
junulo kuŝas surgenue brakumante du knabojn, kiel aglo preta flugi.
La du knaboj ankoraŭ vivas, sed la "aglo"
jam mortis.
Ĉar la "aglo" tro forte brakumis la infanojn,
liaj brakoj jam rigidiĝis, la savantoj do devigite kun okuloj plenaj
de larmoj segis liajn brakojn por savi la infanojn.
La "aglo" nomiĝas Zhang Miya, 29-jara instruisto
de la dua klaso de la lernejo. Li estis junulo serena, kantema kaj
tre ŝatas korbopilkon. Lia edzino, Deng Xia, instruistino de la
sama lernejo, kaj ilia malpli-ol-tri-jara filo viktimiĝis en la
tertremo.
"Ni timegis kaj volis kuri eksterdomen, dume s-ro
Zhang kriis laŭte al ni: "Ne timu, ĉiuj sin kaŝu sub la tablon".
Do ni nin kaŝis tien. Kunlernantoj en fronta vico kaŝis sin ne sufiĉe
malalte, s-ro Zhang do premis iliajn kapojn. Iuj volis kuri eksteren,
Zhang kaptis du el ili kaj metis ilin sub sian tablon. En tiu momento
la domo falis..." 8-jara Yang Xirui estis unu el la postvivantoj
en la ĉambro. Rememorante pri la tertremo, ŝi ne povis ĉesigi ploradon.
Ŝi ankoraŭ ne trankviliĝis de timego.
Ĝuste kiel oni kantas "Demetu miajn flugilojn
por via flugado", en la tertremo Zhang ja demetis siajn "flugilojn"
por flugado de la lernantoj.
|