Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


30 gravaj aferoj en la 30 jaroj post praktikado de reformado kaj
pordomalfermo

1. En 1978 okazis la Tria Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ, en kiu oni faris gravan decidon praktiki reformadon kaj pordomalfermon.

2. En 1979 establiĝis kvar ĉemaraj specialaj ekonomiaj distriktoj, t. e. Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen.

3. En 1982 stariĝis la sistemo de familia laŭkontrakta respondeco kun laborpago ligita kun produktokvanto, longperioda kaj stabila baza sistemo por la kolektiva ekonomia organizo en la kamparo de Ĉinio.

4. En 1984 elmetiĝis planizita komerca ekonomio.

5. En 1986 startis reformado de entreprenoj de la popola posedsistemo.

6. En 1987 prezentiĝis la baza linio "unu centro kaj du bazaj punktoj", t. e. kun ekonomia konstruado kiel centro, KPĈ persistas en kvar bazaj principoj kaj en reformado kaj pordomalfermo en la primara stadio de socialismo.

7. En 1988 elmetiĝis "scienco kaj teknologio estas la unua produktopovo".

8. En 1992 estis determinita la celo de sistema reformo de la socialisma merkata ekonomio.

9. En 1993 fondiĝis la moderna entreprena sistemo.

10. En 1993 okazis reformado de la sistemo de impostodistribuo.

11. En 1993 ekis reformado de la financa sistemo.

12. En 1994 komenciĝis reformado de la ekstera komercado.

13. En 1992 kaj 1994 praktikiĝis reformado de kuracado kaj dom-merkatigo.

14. En 1995 estis difinita la celo de "du radikaj ŝanĝiĝoj", t. e. la planizita ekonomio estu anstataŭigita per socialisma merkata ekonomio kaj ekonomia kreskado estu turnita de kruda al intensa.

15. En 1996 multe disvolviĝis reformado de administrado de fremdaj valutoj.

16. En 1997 la 15-a Tutlanda Kongreso de KPĈ prezentis sian bazan programon de la primara stadio de socialismo.

17. En 1999 ekonomio de nepublika posedsistemo fariĝis grava konsistiga parto de la socialisma merkata ekonomio.

18. En 1999 proponiĝis la strategio pri disvolvado de okcidenta Ĉinio.

19. En 2001 Ĉinio fariĝis membro de la Monda Komerca Organizo.

20. En 2002 la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ difinis la celon "ĉiuflanke konstrui bonhavan socion".

21. En 2003 formiĝis la strategio por revigligi malnovajn industriajn bazojn en nordorienta Ĉinio.

22. En 2004 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio dekretis Naŭ Opiniojn por Antaŭenpuŝi la Kapitalan Merkaton.

23. En 2004 ŝtataj komercaj bankoj faris reformadon de akcia sistemo.

24. En 2004 protektado al privataj havaĵoj enskribiĝis en la konstitucion.

25. En 2005 aboliĝis la agrikultura imposto. La aferoj pri la kamparo, kamparanoj kaj agrikulturo eniris en novan historion.

26. En 2005 leviĝis konstruado de socialisma nova kamparo.

27. En 2005 startis prova reformado de divido de akcia posedo.

28. En 2006 estis farita la decido pri konstruado de socialisma harmonia socio.

29. En 2007 publikiĝis la Leĝo pri Realaj Rajtoj.

30. En 2007 la scienca koncepto pri disvolvo enlistiĝis en la statuton de KPĈ.