De
la 14-a de marto, kiam okazis en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, serioza
perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado, iuj okcidentaj
vehikloj faris malĝustajn raportojn, kia "la ĉina registaro
subpremis la pacan manifestacion", tio estas multe kontestita
de legantoj. Lastatempe, Fabrice Duche de Francio refutis malveran
raporton de tiuj okcidentaj vehikloj per siaj propraj travivaĵoj.
Frenezaj perfortuloj
Fabrice Duche venis al Lhasa unu jaron antaŭe por entrepreni
malgrandan kafejon. Li rememoris, ke posttagmeze de la 14-a de marto,
kiam li kaj lia amikino iris vespermanĝi, subite li vidis multajn
homojn rapide kurantajn. Tiam li opiniis, ke eble iuj vendejoj faras
rabaton, sed tuj poste li trovis, ke li eraris, ĉar aro da perfortuloj
per glavoj, bastonoj kaj ŝtonoj atakis pasantojn, detruis kaj prirabis
vendejojn. En ĥaoso mastro de tibeta restoracio vokis al ili: "Venu
al mia restoracio, ĉi tie estas sekure." Do Fabrice Duche kaj
lia amikino urĝe iris tien.
Fabrice Duche kaj lia amikino propraokule vidis ferocecon
de perfortuloj: la lastaj freneze bruligis islamajn restoraciojn,
ĵetis ŝtonetojn al pasantoj. Popolanoj, atakitaj de perfortuloj,
kun sango sur la vizaĝo rapidis tien kaj reen, por sin savi, kaj
ankaŭ policanoj estis atakitaj... Je la 20-a horo, Fabrice Duche
kaj lia amikino revenis al sia loĝejo kaj vidis, ke perfortuloj
daŭre ataktis plebanojn. Malpli-ol-20-jara han-o estis faligita
de 5 perfortuloj kaj batita per tranĉiloj kaj ŝtonoj. "Mi pensas,
ke tiu junulo mortis," Fabrice Duche diris. "Tio estas
malbona afero." Kvankam la afero jam pasis longe, sed en la
memoro de Fabrice Duche daŭre viglas la sceno: frenezas perfortuloj
kaj pluvas ŝtonoj sur stratoj." Tion Fabrice Duche priskribis
per franca vorto "crazy".
"Vi povas raporti nenion, sed ne rajtas
mensogi!"
Fabrice Duche diris, ke post la 14-a de marto, kelkaj
francaj vehikloj telefonis al li kaj postulis , ke li konigu kiel
la ĉina registaro subpremis la pacan manifestacion de tibetanoj.
Fabrice Duche diris al ili, ke en tiu tago ne okazis paca manifestacio,
sed okazis perforta evento -- la tumultantoj atakis ordinarajn homojn
kaj policanojn. La policanoj ne uzis pafilojn, siatempe ili havis
nur ŝildojn kaj bastonojn. Ili estas junaj kaj efektive ankaŭ timemaj.
Fabrice Duche diris al la francaj vehikloj, ke la ĉina
registaro traktas tibetanojn bone, sed tiuj vehikloj tion ne kredis
kaj demandis al li, kiom da juanoj li ricevis de la ĉina registaro.
Poste, Fabrice Duche legis malĝustajn raportojn de okcidentaj vehikloj
kaj diris kun indigno: "Ili mensogis. Ili ne estis en Tibeto
nek konis la realajn aferojn, vi (okcidentaj vehikloj malĝuste raportantaj
la aferon) povas raporti nenion, sed ne rajtas mensogi. Kelkaj vehikloj
el Francio kaj Italio mensogis."
"Pri la afero okazinta en la 14-a de marto en
Lhasa, mi ne plu akceptos intervjuon de la okcidentaj vehikloj."
Leginte malĝustajn raportojn pri la perforta afero de
Lhasa, Fabrice Duche estas tre malkontenta pri tiuj okcidentaj vehikloj,
kiuj ĉiam fanfaronis pri siaj "objektiveco kaj justeco".
Fabrice Duche samtempe alvokis, ke la okcidentanoj ne
plu subtenu secesiulojn de Tibeto. Li diris, ke Francio posedas
kelkajn insuletojn, se ĉinoj venus tien kaj krius, ke tiuj insuletoj
ne apartenas al Francio, tial, ankaŭ la francoj estus malĝojaj.
|