Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Jiang Xiaojuan: policanino-patrino de orfoj en plagitaj regionoj

Jiang Xiaojuan estas policanino en Jiangyou-urbo de Sichuan-provinco. En la plagitaj regionoj oni ameme nomas ŝin "policanino-patrino".

La tertremo okazis nelonge post kiam Jiang Xiaojuan naskis infanon. Sed estiel policanino, ŝi tuj eklaboris por batali kontraŭ tertremo kaj savi suferantojn. Kun multiĝo de suferantoj en Jiangyou-urbo kaj forpaso de tempo, diversaj materialoj mankis en la loko, malsufiĉis precipe la infanaj manĝaĵoj kaj aliaj bezonaĵoj. Kelkaj infanetoj ja en vindoj perdis siajn gepatrojn kaj havis nenion por manĝi krom akvo kaj kaĉo.

Tiuj mizeraj beboj ploregis pro longtempa malsato, dum iliaj parencoj povis fari nenion.
Tiam, Jiang Xiaojuan propronis: Mi manĝigos ilin per lakto.

Aŭdinte ke oni venos por manĝigi la infanetojn per lakto, multaj suferantoj alvenis kun siaj infanetoj. Iafoje, Jiang Xiaojuan manĝigis du infanetojn samtempe.

"Estu paciencaj! Manĝu malrapide. Miaj karaj!" Jiang Xiaojuan konsolis tiujn infanetojn per la patrineca tenero.

Multaj suferantoj larmis pro emocio, ĉar iliaj infanetoj finfine ekmanĝis patrinan lakton plurajn tagojn post la tertremo.