Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Jiang Min -- honesta policanino, perdinta 10 familianojn, daŭre penadas en plagita regiono

"Ruirui, ho, mia kara finjo. Post kelkaj jaroj mi alportos vin en Pengzhou por viziti bonan lernejon..." Tagmeze de la 12-a de majo, 28-a jara policanino Jiang Min en Pengzhou-urbo ameme diris en telefono al sia filino en Beichuan-gubernio.

Je la 14-a horo kaj 28-minutoj de la 12-a de majo, post nur kelkaj minutoj, kiam Jiang ameme interparolis kun la filino telefone, subite okazis terura tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco. (Pengzhou kaj Beichuan ambaŭ estis plagitaj de tiu ĉi tertremo.) Nehavante tempon por kontaktiĝi kun la familianoj, Jiang Min kaj ŝiaj kolegoj tuj kolektiĝis kaj senprokraste sin ĵetis en la batalon por savi vunditojn kaj protekti la socian ordon ...

"Posttagmeze de la 13-a de majo, mia onklo telefonis al mi kaj diris, ke miaj 10 parencoj perdis sian vivon en Beichuan inkluzive de miaj patrino kaj filino. Tiutempe mi sentis kvazaŭ la ĉielo disfalis. Mi ne kredis kaj ofte vivis en iluzio kune kun la familianoj, ĉar antaŭ nur unu tago mi ankoraŭ telefonis kun mia finjo, sed nun..." Jiang Min ne povis plu paroli, sin detenante de larmoj.

La filino de Jiang Min estis tre saĝa kaj aminda. Kvankam ŝi estis nur 2-jara, tamen povis reciti plurajn poemojn de Tang-dinastio. Ŝi multfoje diris al Jiang Min en telefono: "Panjo, mi sopiras al vi."

Kiel patrino perdinta filinon kaj filino neplenuminta sian devon al la gepatroj, Jiang Min diris, ke pene labori kune kun la vivantoj estas la plej bona metodo por memori la familianojn. Ŝi kun 5 jaroj da partia membraĝo fortege retenis sian grandan aflikton, dividis la malĝojon kune kun pli multe da homoj kaj persiste laboris en la mezlernejo, kie vivas pli ol 4 mil katastrofitaj homoj. Tie ŝi protektas loĝejan ordon, proponas akvon, distribuas vivmaterialojn kaj konstruas tendojn.

Vidante infanon, ŝi ja ne povis sin deteni kaj ofte iris al ili por meti demandojn kaj doni karesojn. En la 17-a de majo, pro daŭra laboro en sinsekvaj tagoj kaj noktoj, Jiang Min falis kaj perdis konscion post kiam ŝi endormigis iun knabon samjaran de ŝia filino.

Jiang Min estis transportita al hospitalo kaj tie oni faris al ŝi perfuzon. Sed rekonsciiĝinte, ŝi petis tuj iri al la unua fronto. "Mi sentas bone kaj ne povas okupi la malsanulan liton de la hospitalo, kaj mi ankaŭ ne povas ĉesigi mian laboron." Tiel, ŝi revenis en la mezlernejon.