En
la 38-a etaĝo de la domego de la Sekretariejo de UN situanta en
Nov-Jorko sidas la oficejo de la ĝenerala sekretario de UN. Ĝenerale,
eĉ la laborantoj de UN ne povas eniri tiun etaĝon. Sed je 30 minutoj
post la 15-a horo de la 28-a de majo laŭ la loka tempo, la pordo
de la 38-a etaĝo estis malfermita al speciala grupo da ĉinoj por
monkolektado. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon serioze metis
per siaj du manoj blankan koverton en la keston por liveri mondonacojn
kaj diris: "Tio montras miajn prizorgon kaj respekton al la
plagita regiono de Ĉinio." Poste, li diris al la laborantoj
sin okupantaj pri la mondonaco: "Mi ĵus revenis el Ĉinio kaj
propraokule vidis la katastrofan situacion. La tertremo alportis
grandegan perdon al la ĉina popolo." Tion dirinte, la ĝenerala
sekretario haltis momenton kaj tuj poste li daŭrigis kun sincera
respekto: "Sed, la ĉina registaro agadas tre rapide, la armeo
agadas tre kuraĝe kaj la ĉina popolo estas tre obstina, tio donis
al mi profundan impreson. Mi kredas, ke la granda ĉina popolo certe
venkos la malfacilon."
Tiuj ĉi specialaj kolektantoj de mondonaco estas internaciaj
oficistoj de Ĉinio laborantaj sub Ban Ki-moon en UN. La emociaj
vortoj de la ĝenerala sekretario larmigis ilin. En la 24-a de majo
Ban Ki-moon kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis sur la
ruino de serioze plagita regiono kaj kune intervidiĝis kun raportistoj
de Ĉinio kaj aliaj landoj. Tio profunde kortuŝis la internaciajn
oficistojn de Ĉinio en UN. Sed ili ne atendis, ke Ban Ki-moon persone
partoprenos en la monofera aktivado.
"Efektive, jam de la komenco nia aktivado de monofero
ricevis specialan zorgon de la ĝenerala sekretario." Laŭ konigo
de internaciaj oficistoj de Ĉinio en UN, ĉiu monofera aktivado iniciatita
de UN devas esti aprobita de la ĝenerala sekretario. Ĝenerale, por
kolekti mondonacon en UN, oni devas atendi 10 labor-tagojn por esti
aprobita, sed ĉi-foje, oni atendis nur 2 tagojn. En la 26-a de majo,
kiam internaciaj oficistoj de Ĉinio provis proponi iri al la etaĝo
de la ĝenerala sekretario kaj peti simbolan monoferon de la ĝenerala
sekretario, la estro de la oficejo de la ĝenerala sekretario tuj
respondis: "Nun, la ĝenerala sekretario de UN estas en Ĉinio,
sed revenonte ĉi tien, li iros al alia loko post unu kaj duona tagoj.
Sed mi povas peti koncernan laboranton elpensi rimedon por doni
al vi kelkajn minutojn." Respondante la telefonon, la sekretario
de Ban Ki-moon tuj diris, ke li klopodos kiel eble plej multe, kaj
poste li plurfoje diskutis pri la tempo. Li diris al ĉinaj internaciaj
oficistoj: "Laŭ miaj scioj, tiu ĉi estas la unuafoja aktivado
por monkolektado en la 38-a etaĝo en la historio de UN."
Elirinte el la oficejo de la ĝenerala sekretario de
UN, la kolektantoj de mondonaco iris al ĉiuj aliaj etaĝoj kaj la
laborantoj de UN konkure metis sian blankan koverton en la keston.
Iu sinjorino, akompananta Ban Ki-moon viziti Ĉinion, elprenis foton.
Sur la foto estas ĉefministro Wen Jiabao kun fermaj lipoj kaj zorgaj
rigardoj. "Mi neniam forgesos la neflekseblajn rigardojn de
la ĉina ĉefministro." La sincera klarigo de tiu sinjorino vekis
elkoran respekton de la apudestantoj al la ĉina registaro en la
batalo kontraŭ la tertremo.
|