Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Prezidanto zorgas pri tendoj kaj ĉefministro pri barlagoj

Suferantoj de la tertremo en la plagitaj regionoj en Sichuan-provinco bezonas multege da tendoj.

Antaŭtagmeze de la 22-a de majo Hu Jintao prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por diskuti pri la laboro kontraŭ la tertremo kaj de savado de suferantoj.

Posttagmeze de la sama tago Hu Jintao flugis al Huzhou-urbo de Zhejiang-provinco por ĉeloke enketi produktadon de tendoj. Atinginte Huzhou, Hu tuj veturis al entreprenoj produktantaj tendojn, akompanate de lokaj gvidantoj. Tie li iris en laborejojn por inspekti produktadon de tendoj. Fininte la inspektadon al du entreprenoj, Hu tuj prezidis kunsidon de direktoroj de la entreprenoj produktantaj tendojn kaj postulis, ke ili plene disvolvu la solidarecan kaj kunlaboran spiriton, dividu la ĉagrenon de la ŝtato kaj malĝojon kun la suferantaj popolanoj kaj produktu tendojn kiel eble plej multe.

En la sama tago ĉefministro Wen Jiabao refoje flugis al plagita regiono de Sichuan-provinco. Atinginte flughavenon de Mianyang je 10 minutoj post la 17-a horo, li tuj flugis helikoptere al Tangjiashan akompanate de vicĉefministro Hui Liangyu kaj Ma Kai, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj aliaj personoj por rigardi la barlagon, viziti suferantojn de la tertremo kaj armeanojn por la savado. Poste, li aŭte veturis al Beichuan-mezlernejo por konsoli laborantojn ŝpucigantajn likvan medikamenton por preventi epidemiojn. Vespere, ministro Wen prezidis kunvenon de la ĉefkomandejo por speciale esplori forigon de danĝero de barlagoj kaj postulis trakti ĝin aktive kaj kiel eble plej baldaŭ. Samtempe, oni ankaŭ ellaboris planon por forigi danĝeron kaj transloki popolanojn por garantii sekurecon de la tieaj popolanoj, armeanoj kaj savantoj.