Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Lianhe Zaobao: Okcidento timeme kaj ĵaluze traktas Ĉinion

Torĉisto Jin Jing protektas la torĉon dum la stafetado en Parizo.

La multfoja malhelpo al la stafeto de la Olimpika torĉo en Britio, Francio kaj Usono estis viva miniaturo, ke la leviĝanta Ĉinio renkontis foj-fojan kontraŭstaron de la okcidenta mondo en la pasintaj jaroj. La tumulto en Lhasa estas facile komprenebla evento, tamen iuj malbon-intencaj homoj de la Okcidento plenenergie troigis ĝian negativan efekton por bremsi la ambicion kaj malpliigi la rezulton de la penado de Ĉinio, kiu volis stari inter la potencaj landoj de la mondo. Lianhe Zaobao de Singapuro publikigis la artikolon titolitan "Olimpika politiko: koliziĝo de la du mondoj". Jen ĝia ĉefa enhavo:

Fakte, secesiistoj de Tibeto elverŝis sian malamon al Pekino okaze de la Olimpikoj, tio koincidas kun la kontraŭstaro, suspekto kaj malkontento de la okcidenta socio pri leviĝo de Ĉinio. Apero de ĉinaj varoj sur la internacia merkato estis kalumniata kiel krimulo de senlaborigo de laboristoj en la okcidenta mondo; ĉinaj komercistoj kaj kapitaloj en Afriko estas nomita de malnovaj ĵaluzplenaj koloniaj landoj novaj koloniistoj; fuziado kaj aĉetado fare de ĉinaj entreprenoj en aliaj landoj estas rigardataj de la Okcidento kiel furirozaj inundoj kaj ferocaj rabobestoj. Kompreneble la grandaj favora saldo en komercado, deviza rezervo, milita elspezo, energia konsumado kaj loĝantaro, ĉio ĉi tio timigas iujn okcidentajn landojn.

Pro timo kaj ĵaluzo en la okuloj de iuj okcidentanoj ĉio estis tordita kun politika koloro. En urbo de okcidentaj landoj la tumulto estas rigardata kiel kontraŭleĝa evento defianta la socian ordon; sed en Ĉinio, ekzemple tiu en Lhasa, ĝi estis senpripense rigardata kaj priskribita kiel batalo por libereco, demokratio kaj homaj rajtoj. Eĉ la malhelpo al stafetado de la Olimpika torĉo konformas al la politikaj logiko kaj bezono de la Okcidento al Ĉinio. Tial, kvankam la malhelpo de la stafetado estis farita de nur areto da homoj, tamen ili, kiel enkorpiĝo de politiko, reprezentas la proprajn antaŭjuĝon, diskriminacion kaj malamon de la Okcidento al Ĉinio.