Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Plenumataj urĝaj rimedoj kontraŭ inundo de barlagoj

Post la tertremo okazinta en la 12-a de majo, montŝoviĝoj kaŭzitaj de la tertremo baris riverfluon en montvaloj de Mianyang en norda Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj formis 34 barlagojn, inter ili pli ol 10 estas grandaj kaj 8 havas akvon de pli ol 3 milionoj da kubmetroj. Se digo de la barlagoj rompiĝos, la inundo kaŭzos grandan katastrofon al la malsupraj basenoj. Nun akvoutiliga departemento faras 24-horan monitoradon al tiuj barlagoj kaj la registaro aktive organizas fortojn por plenumi urĝajn rimedojn kontraŭ la danĝero.

Barlago en Tangjiashan (Foto farita en la 22-a de majo)
La 25-an de majo armitaj policanoj piediris al la barlago de Tangjiashan por plenumi urĝajn rimedojn kontraŭ la danĝero .
Konstruado kontraŭ inundo de la barlago de Tangjiashan
Konstruado kontraŭ inundo de la barlago de Tangjiashan
Konstruado kontraŭ inundo de la barlago de Tangjiashan
Konstruado kontraŭ inundo de la barlago de Tangjiashan
Evakuo de vilaĝanoj ĉe la barlago
Evakuo de vilaĝanoj ĉe la barlago
Helikoptero transportas fosmaŝinon.