30 jaroj jam forpasis de post kiam Ĉinio ekpraktikis
la politikon de reformado kaj pordomalfermo.
En
la novjara saluto de 2008, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke Ĉinio
solene memorigos la 30-an datrevenon de sia praktikado de reformado
kaj pordomalfermo. Evidente, 2008 estas "tre grava jaro",
ne nur pro la Olimpikoj gastigota de Ĉinio por la unua fojo, sed
ankaŭ pro la resumo pri la 30-jaraj reformado kaj pordomalfermo.
En la pasintaj 30 jaroj, okazis en Ĉinio grandaj ŝanĝiĝoj.
En 1978, la pokapa totala enlanda produktovaloro de
Ĉinio estis nur 379 juanoj (ĉ. 136 usonaj dolaroj); la totala valoro
de komercado kun aliaj landoj — 20.64 miliardoj da usonaj dolaroj;
nur 10.6% de la popolo loĝis en urboj, kaj ĉirkaŭ 300 milionoj da
homoj vivis sub la baza nivelo de malriĉeco, tiam Ĉinio estis tipa
kaj subevoluinta agrikultura lando. Sed en la fino de 2006, la totala
ekonomia kvanto de Ĉinio okupis la 4-an lokon en la mondo, kaj la
pokapa totala enlanda produktovaloro jam superis 2000 usonajn dolarojn,
kaj la rezervo el devizoj atingis 1.2 biliardojn da usonaj dolaroj.
Merkata
ekonomio, distribuo de resursoj, demokratia politiko, partoprenado
de popolanoj, sciiga rajto, kontrola rajto, leĝo de reala rajto
ktp, jen iamaj fokusaj vortoj kun iliaj populariĝo en amaskomunikiloj
kaj cirkulado en la popola vivo dum la pasintaj 20 jaroj, la ĉina
ekonomio bone funkcias. Tio montris, ke grandaj ŝanĝiĝoj okazis
en Ĉinio.
Rekonstrui la landon de la tradiciaj agrikultura ekonomio,
socia kaj politika formoj al tiu de la modernaj industria kaj komerca
ekonomio, socia kaj politika formoj estas en iu senco ĉeftemo de
la moderna historio de Ĉinio. Por Ĉinio, la jaro 1978 havas specialan
signifon, ĉar de tiam, la reformado kaj pordomalfermo multe antaŭenpuŝis
la procedon de modernigo de Ĉinio, tio donis grandan inspiron al
ĉinoj — nur kiam Ĉinio strebas al disvolviĝo, juĝante sin laŭ modernaj
civilizacio, sistemo kaj valoro, ĝi havas perspektivon kaj esploron.
La moderna ekonomio estas la industria kaj komerca ekonomio; la
moderna politiko — la demokratia politiko kaj la moderna socio —
la civitana socio.
 Dank'
al la sperto de la 30-jara reformado kaj pordomalfermo 1.3 miliardoj
da ĉinoj atingis komunan komprenon pri la disvolva oriento de Ĉinio
en la estonteco. Kvankam la fruktoj de reformado kaj pordomalfermo
estas distingiĝaj, tamen distanco al moderna civilizacio restas
granda. Kompare kun la komenco de la ekonomia reformado okazinta
antaŭ 30 jaroj, la tasko de ekonomia, socia kaj politika reformadoj
estas pli komplika kaj pli malfacila.
Laŭ spertoj de kelkaj evoluintaj landoj, la moderneco
komencis ĝenerale en ekonomia kampo, por ke la tradicia agrikultura
ekonomio transiĝu al la moderna industria kaj komerca ekonomio en
materia civilizacio. Poste, konstruado de la socio kaj popola vivo
fariĝis gravaj taskoj, la ŝtato devas uzi grandegan forton por konstrui
bazan garantian sistemon al siaj civitanoj en urbizita spaco pri
kuracado, edukado, loĝado, enoficigo kaj vivtenado. Sur tiu ĉi bazo
bonorde disvastigas individuan liberecon de la civitanoj, multigas
ilian politikan intervenon kaj establas demokratian politikon por
akceli renovigon de la politika sistemo.
Malfaciloj provas kuraĝecon kaj saĝecon de la ĉinoj
pri reformado. En la pasintaj jaroj, altiĝis la prezo de loĝejoj
kaj la konsuma preza indico, oftis akcidentoj en minejoj, multiĝis
popolaj rajto-defendaj aferoj kaj rekonsciiĝis la popola esprima
konscio, tio alportas multajn novajn problemojn kaj defiojn al la
socia kaj politika konstruado. La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio diras: "Oni devas rapidigi
la socian konstruadon kun plibonigado de la popola vivo kiel la
ĉefa tasko, kaj firme kaj sendevie disvolvi la socialisman demokratian
politikon." Nur tiele, la ĉina modernigo povas trovi pli bonan
apogon, kaj la reprosperiĝo de la ĉina nacio povas sukcesi finfine.
|