Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Amo de patrino en la tertremo

Kiam savantoj trovis ŝin, ŝi jam mortis pro premado de falinta domo.

Oni povas vidi ŝian pozon tra fendoj de la ruino: ŝi metis sin sur la genuojn, klinis sin iom antaŭen super la tero kaj apogis sin per la du manoj sur la tero por subteni sian korpon, sed ŝia korpo deformiĝis pro grandega premado de la falinta domo.

La savantoj tuŝis la virinon per la manoj tra la fendo de la ruino kaj konfirmis, ke ŝi jam mortis. Poste, la savantoj kriis kelkfoje al la ruino kaj frapis la brikon per levstango, sed neniu respondis sub la ruino.

Kiam la savantoj atingis alian falintan konstruaĵon, estro de la sav-taĉmento subite kuris reen al la ruino kaj diris: "Venu rapide!" Li malfacile etendis sian manon sub la korpon de la virino kaj kriis: "Infano ankoraŭ vivas ĉi tie!"

Dank' al penado, oni atenteme translokis la tegolojn kaj brikojn ĉirkaŭ la virino.

Sub ŝia korpo estas 3-4 monata infaneto volvita en ruĝa tuko kun flavaj desegnoj. Dank' al protektado de sia patrino, la infaneto neniom vundiĝis. Kiam oni elprenis lin el la ruino, li ankoraŭ dormis dolĉe.

Kuracisto malfermis la vindojn kaj trovis ene poŝtelefonon. La kuracisto subkonscie rigardis ekranon de la poŝtelefono kaj legis mallongan mesaĝon: "Mia kara filo, se vi postvivos, memoru nepre, ke mi amas vin." Leginte tiun mesaĝon, ploris la kuracisto, kiu multfoje vidis la poreternan adiaŭon.

La poŝtelefono estis transigita de unu mano al alia, kaj ĉiuj larmis, kiuj legis la mesaĝon...