Dank' al pliboniĝo de pordomalfermaj kondiĉoj, la ekstera
komerco de Tibeto rapide kreskas. En la pasintaj kvin jaroj la totala
sumo de eksporto kaj importo de Tibeto superis 1.3 miliardojn da
usonaj dolaroj, duoble pli multe ol tiu de la antaŭaj kvin jaroj.
Ekstera komerco jam fariĝis nova forto favora al la tibeta ekonomio.
Funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj refunkciado
de la landlima komerco de Ĉinio kaj Hindio, ĉe Nathula-pasejo, ege
favorigis la komercadon de Tibeto enlande kaj eksterlande. En 2003-2006,
la totala sumo de import-eksporta komerco de Tibeto atingis 918.49
milionojn da usonaj dolaroj, interalie tiu de eksporto -- 639.29
milionojn da usonaj dolaroj kaj tiu de importo -- 279.20 milionojn
da usonaj dolaroj. Sole en 2007 la totala sumo de importo kaj eksporto
de Tibeto superis 393 milionojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je
19.8% kompare kun tiu en la pasinta jaro.
En la pasintaj jaroj landlima komerco kun malgranda
sumo superis la ordinaran kaj fariĝis ĉefa rimedo de la ekstera
komerco de Tibeto. La hieraŭ postiĝinta kaj blokita landlimo nun
prosperas de vigla komercado. En 2007 la totala valoro de landlima
komerco kun malgranda sumo estis 248.92 milionoj da usonaj dolaroj,
kiu konsistigis 63.3% de la totala sumo de import- kaj eksporta
komercado, pli multe je 41.3% ol tiu en la pasinta jaro.
Samtempe multiĝas alilandaj investo kaj ekonomia kaj
teknologia kunlaboro de Ĉinio kaj aliaj landoj en Tibeto. En 2007
estis sankciitaj 19 entreprenoj investotaj de eksterlandanoj per
41.72 milionoj da usonaj dolaroj laŭ kontrakto, sed fakte oni utiligis
24.18 milionojn da usonaj dolaroj.
Ĝis la fino de 2007 Tibeto havis komercan rilaton kun
55 landoj kaj regionoj, je 13 pli multe ol tiu en la pasinta jaro,
interalie Nepalo estis ĝia plej granda komerca partnero, kun komerca
sumo de 262 milionoj da usonaj dolaroj, je 45.81% pli multe ol antaŭe,
kiu konsistigis 66.67% de la totala sumo de la ekstera komerco de
Tibeto.
|