Publikiĝis telegramo de Dalai-lamao antaŭ 57 jaroj.
En la 24-a de oktobro, 1951, Dalai-lamao skribis en sia telegramo
al la centra registaro, ke li subtenas la centran registaron kaj
esperas forpeli imperiistajn fortojn el Tibeto por defendi la teritorion
kaj suverenecon de la patrolando.
 Yang
Dongquan, estro de la Ŝtata Arkiva Administracio kaj tiu de la Centra
Arkivo, konigis arkivojn pri imperiestra edikto al Tibeto kaj sigelilojn
al gvidantoj de la tibeta budhismo en Yuan-dinastio (1206-1368).
Tio montras, ke ekde Yuan-dinastio Tibeto ja estis administrata
de la centra registaro de Ĉinio kaj de tiam tiu politika rilato
neniam rompiĝis.
Kiel ĉiuj scias, inter la branĉoj de la tibeta budhismo
Dalai- kaj Banĉen-lamaoj de Gelu-sekto estis lote deciditaj per
la Ora Urno kaj fine sankciita de la centra registaro. Sed ne ĉiu
scias, ke la mistera religia sistemo estis sankciita kaj aprobita
de imperiestro Qianlong de Qing-dinastio antaŭ pli ol 200 jaroj.
Yang diris, ke la religia politiko estis praktikita
de Qing-dinastio ĝis nun. En la 5-a de februaro, 1940, la tiama
ĉina registaro publikigis la ordonon, ke infano Lhamo Toinzhub el
Qinghai, "saĝa kaj unika, estos metempsikozito de la 13-a Dalai-lamao,
kaj tio estos sankciita aparte." La ordono evitigis lotadon
al Lhamo Toinzhub, kaj li fariĝis la 14-a Dalai-lamao.
 Post
fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Dalai-lamao sendis
reprezentantojn por subskribi en Pekino kun la centra popola registaro
interkonsenton pri paca liberigo de Tibeto, kaj post tio Dalai-lamao
sendis telegramon al Mao Zedong, prezidanto de la centra popola
registaro. La telegramo nun estas konservata en la fako de 1951
de la Centra Arkivo. En la telegramo Dalai-lamao diris: "La
tibeta loka registaro, tibetaj monaĥoj kaj laikoj unuanime subtenas
la interkonsenton, kaj sub gvidado de prezidanto Mao kaj la centra
registaro, helpas al la Popola Liberiga Armeo garnizoni en Tibeto,
forpeli imperialistajn fortojn el Tibeto por defendi la teritorion
kaj suverenecon de la patrolando."
Pluraj grandaj arkivoj de Ĉinio nun konservas abundon
da historiaj materialoj pri Tibeto kaj Dalai-lamao de pluraj jarcentoj.
Ili fidele notas la historion neŝanĝeblan.
|