Menciante geknabojn en nia epoko, oni opinias antaŭ
ĉio, ke ili estas tro dorlotataj.
Sed en ĉi-foja terura tertremo okazinta en Sichuan-provinco,
oni rimarkis, ke ili estas ne nur viglaj kaj amindaj, sed ankaŭ
firmvolaj, optimismaj kaj homamaj. En la okuloj de multaj homoj,
ili ne plu estas nur timemaj kaj facile plorantaj infanoj, ilia
sincera amo donis forton kaj konsolon al malĝojegaj popolanoj trafitaj
de la plago.
Knabino ŝanĝis alies vivon kontraŭ sia kruro
En la momento kiam okazis la tertremo la 12-an de majo,
13-jara knabino He Cuiqing jam eliris el loĝdomo. Sed kiam ŝi konsciis
pri okazo de la tertremo, ŝi ne rapidis por sin savi, sed revenis
al la loĝdomo por veki la dormantajn amikinojn. Malfeliĉe, ŝi perdis
la plej bonan tempon por eskapi kaj estis premita sub la ruino.
Post
50 horoj la obstina He Cuiqing estis elsavita.
Ŝi estis la lasta savito en tiu lernejo, sed ŝi perdis
por eterne sian dekstran kruron pro longtempa premado sub la ruino.
"Ĉu vi bedaŭras?"
"Ne. Mi bedaŭras nur pro tio, ke mi ne povis savi
pli multajn homojn," respondis He Cuiqing kun larmoj en la
okuloj.
 Piedbati
aliajn por ke ili saltu malsupren en kriza momento
Kang Jie estas 11-jara knabino. Kiam la tertremo okazis,
ŝi kaj ŝiaj kolegoj estis en la klasĉambro sur la 6-a etaĝo. Kiam
skuo de la tero mildiĝis, Kang Jie kaj ŝiaj 10 kolegoj forkuris
al la 4-a etaĝo.
Malsupre antaŭ la domego estas betona sportejo kaj
malantaŭ la lasta legom-ĝardeno. En la palpebruma daŭro antaŭ la
disfalo de la domo, Kang Jie elektis la plej danĝeran manieron por
saviĝo -- salti malsupren de la 4-a etaĝo. "Mi preferas salti
malsupren ol atendi morton en klasĉambro." Tion diris Kang
Jie poste.
"Mi laŭte vokis, ke ili saltu malsupren al la
legomkampo. Sed du el ili estis malkuraĝaj, mi do piedbatis ilin,
poste ankaŭ mi mem saltis de la 4-a etaĝo." Kiam Kang Jie kaj
ŝiaj kolegoj surteriĝis, la domego falis, sed la 11 lernantoj inkluzive
de Kang Jie restis sekuraj.
Kang Jie ja eldanĝeriĝis, sed anstataŭ tuj forkuri,
ŝi sin direktis al la ruino por savi la instruitojn, englutitajn
de la ruino. Dum savado, serioze vundiĝis ŝia maldekstra piedo.
En la tertremo, patro de Kang Jie mortis kaj la domo
de ilia familio fariĝis ruino.
9-jara knabo savis sin mem kaj aliajn du kunlernantojn
9-jara
Lin Hao estis premita sub ruino post okazo de tertremo. Sed tiam
li sin tenis ekstreme trankvile kaj aplombe, tute simile al adoltulo.
En la ruino li organizis kunlernantojn kanti kaj konsolis la knabinojn,
kiuj ploris pro timego. Post 2-hora klopodo, la malalta kaj facilmova
Lin Hao finfine rampis el la ruino.
"En koridoro mi falis pro premo de du kunlernantoj.
Kiam mi pene stariĝis, mi trovis, ke ili jam svenis. Mi do revenis
en la ruinon kaj elportis unu sur la dorso. Poste tiu ĉi rekuniĝis
kun sia patrino." Post tio, Lin Hao denove revenis al koridoro
por savi la alian.
Dum savado vundiĝis liaj kapo kaj brako.
"Mi ne sentas doloron pro kantado."
Je la 14-a horo de la 15-a de majo sav-taĉmentanoj
trovis knabinon sub la ruino. Ŝia vivo estis minacata: la ruino
povos denove fali en ajna momento pro postskuo de la tero.
"Rapidu. Ĉi tie estas vivanto," aŭdinte la
vokon, pli ol 10 savantoj senprokraste sin direktis al la loko.
"Onklo, mi ne timas. Ne maltrankvilu pro mi."
La knabino siaflanke konsolis la savantojn.
Kun movo de brikoj kaj ŝtonoj, oni trovis, ke la kruroj
de la knabino estis kojnumataj kaj ŝia malsupra korpo estis sangoplena.
La knabino firme premis siajn dentojn. De tio oni sciis, kiel grandan
doloron ŝi eltenis.
"Du
tigroj, du tigroj, kuras rapide, kuras rapide..." Dum la savado,
la knabino kantis tiun infanan kanton.
"Mi ne sentas doloron pro kantado." Ŝi diris
al savantoj.
Tiu ĉi knabino nomiĝas Ren Siyu. Ŝi estas 6-jara.
|