De post la paca liberigo de Tibeto, precipe post reformado
kaj pordomalfermo, subtenate de la centra kaj loka registaroj, tibeta
ekonomio kontinue kaj rapide disvolviĝas, la vivkvalito de tibetanoj
evidente altiĝas. Tibeto nun troviĝas en la plej bona periodo de
disvolvo de ekonomio kaj socio en sia historio. Tion konfirmis donitaĵoj
liveritaj de aŭtoritata departemento.
La nombro de tibetanoj duobliĝis
 De
post 1951, la loĝantaro en Tibeto, precipe tibetanoj kreskas plej
rapide.
Historiaj dokumentoj montras, ke en tre longa historia
periodo la tibetaj loĝantoj troviĝis en negativa kreskado. De la
7-a ĝis 18-a jarcento la loĝantoj de Tibeto reduktiĝis je 8 milionoj
kaj en la sekvantaj 200 jaroj de la 18-a jarcento ĝis la mezo de
la 20-a jarcento la nombro de tibetanoj malmultiĝis ankoraŭ je 800
mil.
En 1951, kiam Tibeto pace liberiĝis, la totala loĝantaro
de Tibeto estis 1140.9 mil, en 2000 tiu atingis 2616.3 mil, el kiuj
2411.1 mil estis tibetanoj. Laŭ enketo fine de 2006 la loĝantaro
de Tibeto atingis 2810 mil, el kiuj 95% estas tibetanoj.
Kompare kun 1951, la mortokvanto de la tibetaj loĝantoj
malaltiĝis je 22.3% kaj la averaĝa vivodaŭro altiĝis de 35.5 jaroj
al 67 jaroj. Nun tie vivas 79 pli-ol-100-jaruloj, dank' al kio Tibeto
fariĝis unu el la provincoj kaj aŭtonomaj regionoj kun plej granda
nombro da centjaruloj en Ĉinio.
En Tibeto oni ne praktikas naskolimigan politikon inter
ordinaraj tibetanoj. Tibetanaj kadroj, laborantoj, kamparanoj, paŝtistoj
kaj aliaj nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 92% de ĝia totala
loĝantaro, estas liberaj en naskado. La tibetaj ŝtatoficistoj kaj
urbanoj, kiuj konsistigas 8% de ĝia totala loĝantaro, rajtas naski
du infanojn.
Tibeto havas 46 mil monaĥ(in)ojn
 Ĝis
2006, en Tibeto vivis 46 mil monaĥ(in)oj, kiuj konsistigas 1.7%
de la totala loĝantaro de la regiono. Normale iras iliaj religiaj
agadoj. Nombro da temploj estas protektataj de la ŝtato kaj la regiono
kiel historiaj objektoj.
En la malnova Tibeto oni praktikis la sistemon de unuiĝo
de regpotenco kaj religio. En la demokratia reformado la feŭdisma
servuta sistemo kune kun privilegio de monaĥejoj kaj superaj monaĥoj
estis abolitaj. Tibetaj monaĥoj kaj sekularaj homoj ekĝuis ne nur
personan liberecon sed ankaŭ liberecon en religia kredado. Monaĥoj
mem administras la religiajn aferojn kaj okazigas religiajn aktivadojn,
pere de demokratiaj administraj komitatoj kaj demokratiaj administraj
grupoj demokratie elektitaj de ili mem.
Tibetaj religianoj povas fari diservon en siaj propraj
hejmoj, monaĥejoj, sur sanktaj montoj, ĉe sanktaj lagoj, kaj ankaŭ
povas pie promeni ĉirkaŭ sanktaj montoj, kaj partopreni aliajn religiajn
ceremoniojn. La religiaj kutimoj en nuptoj kaj funebraj ceremonioj
estas respektataj. Ĉiujare regule okazas religiaj kaj festaj aktivadoj.
 La
sistemo de metempsikozo de vivaj budhoj estas refunkciigita. La
centra registaro sankciis Karmapa kiel Vivan Budhon la 17-an en
1992 kaj konfirmis la reenkarniĝinton de Banĉen-lamao la 10-a en
1995. Nun la vivaj budhoj sankciitaj de la centra registaro aktivadas
en diversaj religiejoj.
Kiel unu el la provincoj kaj aŭtonomaj regionoj kun
granda nombro da historiaj kaj kulturaj objektoj, Tibeto havas 35
ŝtatnivelajn protektatajn historiajn objektojn, kiaj Jokhang-templo,
Potala-palaco, Gandain-templo, Sagya-templo, Zhaxi-Lhunbo-templo
kaj Changzhug-templo. En la pasintaj 20 jaroj la ĉina registaro
asignis pli ol 2 miliardojn da juanoj al Tibeto por protekti tieajn
historiajn objektojn. Kun investo de 330 milionoj da juanoj la riparado
al la Potala-palaco, Norbu Lingka kaj Sagya-templo bone iras kaj
plenumiĝos ĉi-jare.
|