Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Tibeto tra la ciferoj (II)

Pokapa financa elspezo de Tibeto estas duoblo de tiu de la tuta lando

En 2006 la financa enspezo de Tibeto estis 1727 milionoj da juanoj kaj ĝia financa elspezo -- 20229 milionoj da juanoj. La pokapa jara elspezo estis 7198 juanoj, duoble pli ol tiu de la tuta lando.

La financa enspezo de Tibeto estas malpli ol 10% de ĝia elspezo. Jen granda malekvilibro inter ili.

De post sia demokratia reformado en 1959, precipe post praktikado de reformado kaj pordo-malfermo en 1978, la Tibeta Aŭtonoma Regiono konstruas modernajn industrion kaj transporton, dank' al tio rapide disvolviĝas la lokaj agrikulturo, bruto-bredado kaj komercado. En 2006 la totala produkto-valoro de Tibeto atingis 29005 milionojn da juanoj.

Laŭ la tibeta kvinjara plano (2006-2010) sankciita de la centra registaro, Tibeto lanĉis 180 programojn kun totala investo de 100 miliardoj da juanoj. Interalie 33 programoj estas destinitaj por plibonigi produktajn kaj vivajn kondiĉojn de la kamparo kaj paŝtaj regionoj, 60 por konstruado de bazaj instalaĵoj en trafiko, energio, akvo-utiligo kaj telekomuniko, kaj 56 por eduko, higieno, sciencoj kaj teknologio, kulturo kaj aliaj sociaj aferoj.

6-jara deviga edukado favoras 99.4% da lern-aĝaj geknaboj

Ĝis la fino de 2006 oni popularigis en 73 gubernioj de Tibeto la 6-jaran devigan edukadon kaj dank' al tio 99.4% de la lern-aĝaj geknaboj povas viziti lernejon.

Antaŭ la paca liberiĝo, Tibeto ne havis modernan lernejon. 95% de la tibetanoj estis analfabetoj kaj nur 2% lern-aĝaj geknaboj vizitis lernejon.

Nun, krom la 6-jara deviga edukado, oni popularigas en 49 gubernioj la 9-jaran devigan edukadon. Kaj en 64 gubernioj la junaj kaj mezaĝaj analfabetoj estis nur malpli ol 10% de la totala loĝantaro en 2006.

De 1985 Tibeto donas ĉiujare subvencion al lernantoj de kamparanaj kaj paŝtistaj familioj por manĝado, loĝado kaj lernado. En 2006 la subvencio de 280 milionoj da juanoj favoris 246 mil lernantojn. Krome, oni senpage liveras lerno-librojn kaj kajerojn al lernantoj en periodo de la deviga edukado en la kamparo kaj paŝtaj regionoj.

Nun, subtenate de rilataj politikoj kaj financo, Tibeto praktikas novan edukan sistemon, inkl. de la edukoj infana, fundamenta, supera, profesia, speciala kaj plenkreskula. La deviga edukado estas stabile antaŭenpuŝata kaj popularigata en Tibeto.

Instruado de la tibeta lingvo multe disvolviĝas en Tibeto. Nun, en multaj elementaj lernejoj de la kamparo, paŝtaj regionoj kaj urboj la leciono de la tibeta lingvo, unu el la ĉefaj lern-objektoj, estas instruata samkiel la han-a lingvo. La tibetlingva instruado estas praktikata en 102 klasoj en tibetaj mezlernejoj. De 1985 la ŝtato funkciigas en 20 provincoj kaj municipoj tibetajn kursojn (lernejojn), en kiuj oni persiste donas tibetlingvan lecionon. Ĝis la fino de 2006 la tibeta kurso iris en 28 lernejojn de Ĉinio.