De
1978, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj pordo-malfermo,
ĝis nun Ĉinio jam realigis historian ŝanĝiĝon -- de la sistemo de
altgrada planizita ekonomio al tiu de socialisma merkata ekonomio.
En la pasintaj 30 jaroj, ĉiuj kampoj de Ĉinio multe ŝanĝiĝis, precipe
tiu de telekomunikado. En la moderna vivo, telefono jam fariĝis
nemankigebla, sed antaŭ 30 jaroj ĝi estis rara.
Telefono eniris hejmon de ordinaraj popolanoj
en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento
En
la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, telefono, ĝenerale
dirite, estis objekto por oficejoj. Tiam, en multaj institucioj
nur la konektopupitro estis rekte-numerkunmeta telefono. Se oni
per la branĉa telefonis al alia institucio, laboranto ĉe la konektopupitro
devis transtelefoni. Se pluraj branĉaj telefonoj samtempe vokis
aliajn instituciojn, la konektopupitro ne funkciis normale kaj oni
ofte aŭdis: "Bonvolu remeti aŭdilon, kiam la konektopupitro
estas libera, mi informos vin." Ĝenerale, la telefonisto estis
tre okupita, eĉ ne havis tempon por trinki akvon nek viziti necesejon.
Tiam, telefono estis popularigita en oficejoj de Ĉinio,
sed ne en hejmo de la ordinaraj popolanoj. 58-jara Meng diris: "Tiam,
oni ne telefonis pro privata afero, ĉar ne ekzistis telefono ĉe
privatuloj." Tiam privatula telefono estis rigardata kiel emblemo
de la socia rango. Laŭ regulo, nur altrangaj ŝtatoficistoj rajtis
havigi al si telefonon kontraŭ la ŝtata kaso.
En 1978, la populariga proporcio de telefono en Ĉinio
estis nur 0.38%, malpli ol dekono de la averaĝa proporcio de la
mondo. Tiam, Ĉinio kun kvinono de la mondaj loĝantoj posedis nur
malpli ol 1% de la telefonoj en la mondo kaj averaĝe pli ol 200
homoj posedis nur unu telefonon. Tia fenomeno estis vidata en Usono
en 1903.
En 1982, 22 publikaj moneraj telefonoj estis instalitaj
sur prosperaj komercaj stratoj de Pekino. Kaj tuj poste la publikaj
telefonoj aperis sur multaj stratoj de la urbo. Antaŭ ol telefono
eniris en la privatulan hejmon, oni uzis ĉefe tiuspecan telefonon.
Tiam, ĉiu zorganto de la publika telefonbudo respondecis konigi
tiun, kiu estis alvokita. Ĝenerale, la zorganto notis koncernan
informon sur sia kajero, kaj tuj poste transdiris al koncerna persono.
Sinjoro Zhang rememoris, ke kiam li estis infano, la avo zorganta
pri la telefonbudo ĉe la strato ĉiutage klopodis por konigi najbaron,
kiu estas alvokita. Tiam, la popolanoj vivantaj en sama strato kvazaŭ
en la sama hejmo.
En la meza periodo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento,
kvankam multe disvolviĝis la telefon-komunikado en Pekino, tamen
estis malfacile por la longdistanca telefonado. Ĝenerale, oni devis
iri al granda poŝtoficejo por fari tion. Tiam, la granda-distancaj
lineoj estis ofte "obstrukcitaj" pro tro da uzado.
62-jara Zhao klare memoras, kiel malfacile li telefonis
al Shanxi-provinco en la poŝtoficejo en 1984, kiam li oficvojaĝis
en Pekino. "La halo estis plena de klientoj, sed ekzistis nur
unu lineo de Pekino al Shanxi. Mi atendis unu horon kaj duonon,
sed ne sukcesis kontaktiĝi kun miaj familianoj, ĉar la komunika
kvalito de la telefono estis malbona.
 En
la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, instalado de telefono
estis simbolo de bonhaveco kaj altranga socia pozicio. Tiam, telefono
estis aspirebla, sed neatingebla por ordinaraj popolanoj. Tiam la
poŝtoficeja kaj telekomunkia sistemo estis monpoligita kaj sekve
de tio estis malfacile instali telefonon. Sinjorino Zhao klare memoras
la fenomenon pri instalado de hejma telefono en 1993. "Tiam
la instalado estis tre malfacila. Por la sola instalo mi pagis 5000
juanojn (tiam ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). Mi petegis respondeculon
de la kompanio kaj regalis la instaliston. Kaj plie mi atendis duonmonaton.
Tiam telefono estis granda riĉaĵo de la familio."
En la pasintaj 10 jaroj multe disvolviĝis en Ĉinio
la afero de fiksa telefono. En julio de 1999, la totala nombro de
la abonantoj de telefono en Ĉinio superis 100 milionojn. La telefon-abonantoj
pliiĝis de 10 milionoj al 50 milionoj en la daŭro de 4 jaroj, kaj
la nombro de abonantoj pliiĝis de 50 milionoj al 100 milionoj en
la daŭro de malpli ol 3 jaroj. Dume oni disvastigis ankaŭ telefonon
de magneta karto. La fenomeno de laŭvica telefonado en poŝtoficejoj
nur ekzistas en la homa memoro.
La
fiksa telefono spertis du-fojan rapidan kreskadon. Ekde 2001 oni
ne plu pagigas por instalado, pro tio multe da familioj instalis
telefonon kaj fiksa telefono rapide populariĝis tra la tuta lando.
En 2003 pro altiĝo de la enspezo de kamparanoj, la instalado de
telefono eniris en la vastan kamparon. Ĝis la fino de 2006, 98.9%
de la ĉinaj vilaĝoj ekhavis telefonon, ne nur la fiksan, sed ankaŭ
la poŝan.
Sub
merkata ekonomio, la kompanioj konkurencis por disvolvi sian aferon.
Nun la kompanioj ne nur provizas bonan servon, sed ankaŭ favorigas
la prezon. Krome, la aspekto de telefoniloj ŝanĝiĝis multe. Nun
vidiĝas telefoniloj kun aspekto de karikaturo, kun ciferdisko kaj
kun formo de Mezepoko.
|