Poŝtelefono -- de simbolo de la socia pozicio
al ĉiutaga bezonaĵo
En la pasintaj pli ol 20 jaroj impete disvolviĝis movebla
telekomunikado en Ĉinio.
 En
la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la poŝtelefono brikon
granda estis simbolo de la socia pozicio. Ĝenerale ĝin posedis mastroj
de entreprenoj aŭ homoj sin okupantaj pri borsaj operacioj. Tiam,
interparolado per tia poŝtelefono sur strato ja estis spektaklo.
En la mezo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Bp-aparato
estis popularigita en Pekino. Sinjorino Wang sin okupanta pri asekuro
ĉiam konservis sian Bp-aparaton aĉetitan en 1993. "Tiam por
tiu ĉi Bp-aparato kaj ĝia uza kotizo mi pagis pli ol 2000 juanojn
(tiam ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). Por aĉeti tiun ĉi Bp-aparaton
mi petis helpon de mia amiko. Tiam, aĉeto de Bp-aparato similis
al tiu de lavmaŝino por la familio, tio estis granda afero. Tiam,
ĉiu Bp-aparato havas unu libreton de kodo. Oni povis kompreni la
informon senditan de alia persono per tiu ĉi libreto," diris
sinjorino Wang. "Kontaktu min per Bp-aparato," oni tiel
diris ĉe adiaŭo.
En la fino de la 90-aj jaroj estis prospera periodo
de Bp-aparato. Tiam ĉiuj junuloj portis kun si Bp-aparaton. Oni
donis numeron de sia Bp-aparato al amikoj, ĉar tiamaniere oni povis
interkomuniĝi facile. Kun kresko de tekniko de Bp-aparato, ankaŭ
la sistemo de Bp-aparato disvolviĝis: antaŭe oni povis sendi nur
ciferojn, poste ĉinajn ideografiaĵojn, tio similas al la nuna mallonga
mesaĝo sendita per poŝtelefono, sed estis bezonata helpado de la
voka stacio de Bp-aparato. Ĝenerale, ricevinte mallongan mesaĝon,
oni telefonis al tiu, kiu sendis la mesaĝon.
En 1996, oni povis poŝtelefone interparoli tra Ĉinio
kaj post nelonge ankaŭ tra la tuta mondo. Iom post iom poŝtelefono
estis popularigita inter ordinaraj popolanoj. Memorante sian amhistorion,
Ji, laborantino en fremdlanda entrepreno, diris: "Mia edzo
donacis al mi poŝtelefonon en datreveno de mia naskiĝtago. Mi tre
ĝojis ĉar interparoli per poŝtelefono siatempe estis tre atentata
en universitata korto."
En
la lastaj jaroj interkomunikado fariĝis granda merkato, kaj ĝia
servo multe pliboniĝis, sed la kotizo malaltiĝis iom post iom. La
komerca konkurenco de la interkomunikadaj kompanioj finfine favorigis
la klientojn.
 Kun
kresko de teknologio, progresis funkcioj de la poŝtelefono: antaŭe
la poŝtelefono havis nigra-blankan ekranon kaj monotonan sonon,
kaj oni povis nur telefoni aŭ respondi, konservi telefon-numeron
de amikoj, ricevi kaj sendi mesaĝon, sed nun la ekrano estas kolora,
la sono -- bela kaj muzika. Oni povas per ili registri sonon, foti,
filmi, ludi, surreti, spekuli pri akcioj kaj rigardi programerojn
de televizio ktp. Iliaj formoj malgrandiĝis kaj plibeliĝis. Nun
estas ankaŭ poŝtelefonoj kun apartaj funkcioj, kiaj manskribado,
videoludilo, kaj tiuj tre maldikaj.
En januaro de 2008, la populariga proporcio de poŝtelefono
en Ĉinio atingis 41.6%. Sinjoro Zhu, diplomitiĝinte el universitato
antaŭ nelonge, diris: "Sen poŝtelefono mi ne scias kiel vivi!"
|