La 22-an de junio estis
oficiale transdonita al uzado la "energi-ŝpara domo" konstruigita
de Pekino por helpi regionon plagitan de tertremo. Laŭdire, tiu
ĉi domo apartenas al la Helpa Centro de Socia Bonstato de Yuanshi-urbeto
de Shifang-urbo de Sichuan-provinco. Oni konstruis ĝin per energi-ŝparaj
materialoj kaj instalis ankaŭ koncernajn energi-ŝparajn viv-ekipaĵojn,
kiaj energi-ŝparaj lampoj, akvo-ŝparaj fekujoj, sun-energiaj akvo-varmigiloj
kaj rubujoj. Tio estas la unua longe uzata domo konstruita post
la tertremo en Sichuan-provinco kaj oni povas uzi ĝin en la venontaj
30 jaroj.
|
|
|
Helpa
Centro de Socia Bonstato |
Suferantoj
de la tertremo loĝantaj
en la helpa centro |
En
la korto |
|
|
|
Instalado
de rubujo |
Instalado
de fenestro |
|
|