Antaŭ 30 jaroj Ĉinio praktikis la kompletan planizitan
ekonomian sistemon: en la kamparo funkciis ekskluzive la popolaj
komunumoj kaj en la urboj ĉiuj fabrikoj kaj vendejoj estis posedataj
de la ŝtato. Samtempe ĝi firme fermis sian pordon al la okcidentaj
landoj.
En la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio okazinta decembre de 1978, Deng Xiaoping proponis
novan politikon pri "reformado kaj pordmalfermo". En la
sekvantaj 30 jaroj Ĉinio enkondukis la teorion pri merkata ekonomio
kaj malfermis sian pordon eksterlanden. De tiam granda ŝanĝiĝo okazis
en la kamparo kaj urboj de Ĉinio, kaj ŝanĝiĝis ankaŭ la homa pensmaniero.
Wang Sanni: la vivo de kamparanoj pli kaj pli
boniĝas
 En
2006 la ĉina registaro decidis nuligi la agrikulturan imposton,
praktikitan pli ol 2600 jarojn en Ĉinio. Novembre de tiu jaro Wang
Sanni, kamparano de Lingshou-gubernio, Hebei-provinco, norda Ĉinio,
elspezis pli ol 70 mil juanojn (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por
fari tripiedan ding-on el bronzo en sia fabriko. Ĝi, estas unu metron
alta, 250 kilogramojn peza kun 560 gravuritaj ideogramoj, bonaŭguraj
nuboj kaj flugantaj drakoj sur si. Per la surgravuraĵoj oni notis
la historion de agrikultura imposto en Ĉinio. Wang Sanni skribis
tie: mi estas filo de kamparano kaj miaj prapatroj ĉiam pagis agrikulturan
imposton. Nun, tion ni ne bezonas plu fari, do mi deziras muldi
ding-on en la nomo de la kamparanoj por konigi tion al la posteuloj...
Tripieda ding-on por nuligo de la agrikultura
imposto
Lingshou estas agrikultura gubernio meze de Hebei-provinco
en norda Ĉinio. 60-jara kamparano Wang Sanni fondis muldejon en
1999. Lia familio kun 7 membroj kulturis unu hektaron da agro. Wang
Sanni diris: "De antikveco ĝis nun tiuj, kiuj kulturas teron,
devas pagi agrikulturan imposton, tio estas kutimo. Antaŭe, kiam
mi ne funkciigis la fabrikon, mia familio enspezis ĉ. 3 mil juanojn
ĉiujare per vendado de greno. Sed tiam, mi devis pagi la agrikulturan
imposton (ĉ. 500 juanoj) al la ŝtato kaj aliajn kotizojn al la vilaĝo,
tial, ĉiujare restis al ni nur mil juanoj por la ĉiutagaj bezonaĵoj.
Kaj tiam nia vivo estis malproksima al bonhaveco." En 2004
la ĉina registaro provis nuligi la agrikulturan imposton, kaj Lingshou-gubernio
unue ĝuis la favoron de la nova politiko. Tiujare la registaro ne
nur nuligis al Wang Sanni la agrikulturan imposton, sed ankaŭ donis
al li subvencion pro grenkulturado. Li diris: "Kamparanoj ne
nur ne pagos la agrikulturan imposton, sed ankaŭ ĝuos la registaran
subvencion, kiu altiĝas jaron post jaro. Tio ja estas granda ŝanĝiĝo
en la agrikultura historio de Ĉinio."
 Post
nuligo de la agrikultura imposto, Wang Sanni cerbumis, per kia maniero
memorigi tiun gravan reformadon. Iutage venis al li en la kapon
la ideo fari tripiedan ding-on.
En Ĉinio de antikve la ding-oj estas rigardataj kiel
grava objekto kaj epigrafoj sur ili plejparte notas gravan aferon
de la ŝtato. Wang Sanni volas muldi ding-on memore al nuligo de
la agrikultura imposto per la mono akumulita de la familio dum multaj
jaroj, sed tion oponis lia filo. Wang Sanni persistis en sia decido.
Li diris: "Mia filo ne komprenas la signifon de nuligo de la
agrikultura imposto. Mi ne celas profiti de tio, kaj tio montras
inspiron de la kamparanoj al la socia ŝanĝiĝo."
Unu jaron poste, la dezirata ding-o estis fine farita.
Tion raportis multaj vehikloj. Post nelonge oni montris sian deziron
aĉeti ĝin, sed Wang Sanni rifuzis kaj diris: "Mi volas donaci
ĝin al muzeo por atesti la historion."
De laŭkontrakta produktado al bonhaviĝo
La malkonkordo de Wang kaj lia filo pri farado de ding-o
montras malsamajn konceptojn de la du generacioj. Wang Sanni diris,
ke la filo ne spertis malfacilan vivon nek komprenis la valorecon
de la nuna vivo. Li klare memoras la laborstaton de la vilaĝanoj
antaŭ praktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo:
tiam ĉiuj personoj de la vilaĝo laboris en la komunuma brigado.
La produktokvanto de greno estis nur ĉ. 150 kilogramoj po mu-o (15
mu-oj = 1 hektaro). Se rikolto de la jaro estis bona, oni povis
sate manĝi, alie, oni suferis de malsato. Tiam, 80% de la kamparanoj
en Lingshou-gubernio ne solvis la problemon de minimuma vivtenado.
Fine de la 70-aj jaroj kaj komence de la 80-aj jaroj de la 20-a
jarcento, Ĉinio ekpraktikis la politikon pri "reformado kaj
pordmalfermo". En la kamparo oni reformis la manieron de uzado
de la kolektiva kampo: ĉiuj familianoj laŭkontrakte kulturis kampon
de la vilaĝo. La nova politiko pri kampokulturado multe stimulis
entuziasmon de kamparanoj. Wang Sanni diris: "Tiam, la kamparanoj
estis tre ĝojaj kaj kulturis sian kampon kun plena entuziasmo."
En la sama jaro, la produktokvanto de greno superis 300 kilogramojn
po mu-o. 80% da kamparanoj de la vilaĝo sin liberigis de la problemo
de minimuma vivtenado.
La nova politiko akiris grandan sukceson en Ĉinio kaj
la vivo de kamparanoj boniĝis iom post iom, tial la ĉina registaro
prenis ĝin kiel bazan ŝtatan politikon. En la meza periodo de la
80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kun rapideco de ekonomia kreskado
kaj disvastigo de urbanizado, la rilato inter la urboj kaj kamparo
fariĝas pli kaj pli intima. La kamparanoj solvintaj la problemon
de minimuma vivtenado komencis serĉi vojon por bonhaviĝo. En la
vilaĝo, kie vivas la familio de Wang Sanni, junuloj iris labori
en urboj profitante de la morta sezono de agrikulturaj laboroj,
kaj krom la terkultivado multaj familioj ankoraŭ bredis dombestojn.
Lastatempe la registaro ekpraktikis favoran politikon pri brutobredado
kaj subvenciis tiujn, kiuj bredas porkojn. Tial, pli kaj pli multaj
familioj ekbredis porkojn.
Vidante ke najbaroj bonhaviĝis, Wang Sanni komencis
cerbumi pri sia produktado. De sia infaneco li ŝatas argilmodladon
kaj lertas en tio. Iutage oni proponis al li lerni muldi bronzaĵon,
tio ekscitis lian intereson. En Lingshou-gubernio oni elterigis
multajn historiajn objektojn. Tio inspiris al Wang Sanni mulde kopii
elterigitajn objektojn el bronzo. Poste li sukcesis en tio, kaj
multaj komercistoj venis mendi la bronzaĵoj.
Post kelkjara penado Wang Sanni ekprofitis de muldado
de bronzaĵoj. Antaŭ nelonge lia filo laboranta en urbo revenis hejmen
por helpi lin administri la fabrikon. Nun ili gajnas ĉiujare 30-40
mil juanojn kaj fariĝis bonhavaj en la vilaĝo.
Nova kamparo kaj nova vivo
En la okuloj de Wang Sanni, du aferoj multe ŝanĝis
lian vivon: Unue, en la komenco de reformado kaj pordomalfermo,
oni ekpraktikis laŭkontraktan respondecan produktadon pri terkulturado.
Due, la registaro komencis konstrui novan kamparon socialisman kaj
nuligis la agrikulturan imposton kaj lernokotizon de la deviga edukado
por la kamparanaj lernantoj. Nun liaj genepoj senpage vizitas lernejon.
Krome oni praktikis ankaŭ novan kooperativan kuracadon en la kamparo.
Antaŭ nelonge, lia edzino pagis 3800 juanojn por operacio kaj la
koncerna instituto de la vilaĝo repagis al ŝi 1800 juanojn. Tiuj
politikoj malpezigis ŝarĝon de vilaĝanoj. Wang Sanni diris: "Promenante
en la vilaĝo, oni povas vidi multajn novajn domojn. Nun la vilaĝo
fariĝis pli kaj pli pura kaj la spirita stato de vilaĝanoj estas
tute nova."
|