Por la ĉinoj geedziĝo estas grava afero en la tuta
vivo, kaj pro tio oni multe atentas la geedziĝan ceremonion. En
malsamaj periodoj la geedziĝaj ceremonioj estas diferencaj.
Antaŭ 30 jaroj la ceremonio estis tre simpla. Ĝenerale
ĝi okazis en novedza hejmo, kie familianoj, parencoj kaj amikoj
de la novgeedzoj trinkis teon, manĝis bombonojn kaj prenis simplan
manĝon por gratuli la novgeedzojn.
En la 1970-1980-aj jaroj Ĉinio praktikis planizitan
ekonomion. Tiam multaj vivbezonaĵoj estis aĉeteblaj per kuponoj,
biciklo, brakhorloĝo kaj kudromaŝino estis rigardataj kiel "tri
gravaj objektoj" por geedziĝo, kaj por aĉeti ilin oni devis
elspezi salajron de pluraj monatoj. Parolante pri sia geedziĝa ceremonio
antaŭ 30 jaroj maljuna Yan Fengshan vidigis sur sia vizaĝo kaj bedaŭron
kaj feliĉon.
“Ni geedziĝis en 1976 kaj nia geedziĝa ceremonio estis
tre simpla. Tiam la vivkondiĉoj estis multe malpli bonaj ol la nunaj.
Por novgeedzoj havigi al si la ‘tri gravajn objektojn’ estis tre
malfacile. Tiu, kiu havis biciklon kun marko Fenikso estis tre enviata.”
Pro malbona ekonomia kondiĉo Yan Fengshan aĉetis por sia geedziĝa
ceremonio neniun valoran objekton, nek okazigis bankedon, la ceremonio
finiĝis per kapklino de la novgeedzoj al la portreto de Mao Zedong
sub la gvido de atestanto.
Sekve de la ŝanĝiĝo de la epoko la “tri gravaj objektoj”
estis anstataŭitaj per aliaj “ tri gravaj objektoj”: nigra-blanka
televidilo, fridujo kaj motorciklo en la 1980-aj jaroj, kolora televidilo,
komputilo kaj poŝtelefono en la 1990-aj jaroj. En la 21-a jarcento
krom la “tri gravaj objektoj” ankaŭ domo kaj aŭtomobilo fariĝis
nemankigeblaj por geedziĝo.
Post praktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo,
dank' al boniĝo de la materia vivo kaj influo de la okcidenta kulturo,
la geedziĝaj ceremonioj fariĝis multspecaj, kaj oni okazigas la
nupton en preĝejo, eĉ sub akvo, en aero ktp.
En la lasta oktobro Yan Fengshan aranĝis por sia filo
geedziĝan ceremonion. Ili ne nur havas sian novgeedzan ĉambron,
sed ankaŭ faris fotojn en nuptvesto, aranĝis bankedon kaj faris
mielmonatan vojaĝon. Vidinte la belajn fotojn de siaj filo kaj bofilino,
ankaŭ la maljunulo kaj lia edzino sub la instigo de la juna paro
faris fotojn en geedziĝa robo por rememori la dolĉon de sia novgeedziĝo
kaj interkonsentis denove fari tion en la 50-jariĝo de sia geedziĝo.
La ŝanĝiĝo de la geedziĝa ceremonio en la pasintaj 30
jaroj montris ne nur ŝanĝiĝon de homaj konceptoj kaj materia vivo,
sed ankaŭ socian progreson de Ĉinio.
|
|
|
Geedziĝa ceremonio en la
komenco
de la 1980-aj jaroj |
Nupto en ĉina vilaĝo, 1987 |
Novgeedzoj en fotejo de
Pekino, 1988 |
|
|
|
Tibeta novedzo kaj hana
novedzino
sin fotas ĉe Namu-lago de Tibeto,
1997. |
Geedziĝa ceremonio en
eŭropa stilo |
Geedziĝa ceremonio en
balono |
|
|
|
Geedziĝa ceremonio en kolektivo |
Geedziĝa ceremonio sub
akvo |
Novgeedzoj en antikvaj
nuptvestoj |
|
|
|
Novgeedzoj biciklas al
sia domo. |
Novgeedzoj arbon flegas
en sia nupto. |
Foto de moderna paro |
|