La ĝisdata surreta enketo montras, ke kontraǔkorupteco
kaj enspezo estas la plej atentataj problemoj de ĉinaj retumantoj
koncerne la duan sesion de la Tutlanda Popola Kongreso kaj tiun
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
La du sesioj okazos komence de marto en Pekino. La Ĉina
Novaĵ-Retejo kolektas opiniojn de popolanoj pri la du sesioj. Ĝis
la 25-a de februaro 48431 retumantoj estis enketitaj. La rezulto
montras, ke 75.5% de la enketitoj zorgas pri kontraǔkorupteco kaj
69.1% -- pri enspezo.
La dek plej atentataj problemoj laŭvice estas kontraǔkorupteco,
enspezo, kultura konstruado, edukado, prezo de domoj, socia garantio,
reformado de medicina servo, bilomerkato, la rilatoj ambaŭflanke
de la taiwan-a markolo kaj harmonia diplomatio.
Komento diras, ke 2008 estas la jaro de surreta kontrolado
en Ĉinio. En 2009 ĉinaj retumantoj per specifa rimedo partoprenas
politikajn aferojn de Ĉinio.
|