Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


50 jaroj post la demokratia reformado en Tibeto

de CIREN LUOBU

La demokratia reformado de Tibeto, komencita en 1959, multe akcelis egalecon, solidarecon, prosperon kaj disvolviĝon de diversaj nacioj en la regiono kaj realigas por la tieaj popolanoj harmonian vivon kaj komunan disvolviĝon.

Unu familio sub la sama ĉielo

Dank' al la demokratia refomado de Tibeto, la tieaj popolanoj liberiĝis el servutula kateno kaj ricevis novan vivon. La popolanoj vivas harmonie kiel gefratoj kaj kune konstruas sian hejmlokon.

Koncerne la nacimalplimultan problemon, la centra registaro de Ĉinio praktikas naci-aŭtonomecon survoje al egaleco, solidareco, interhelpo kaj komuna prospero de diversaj nacioj. Laŭ tiu vojo la tibeta popolo akiris senprecedencan egalecon politike. Ĉiuj tibetanoj plene ĝuas la homajn rajtojn kaj kondutas kiel mastro de la socio.

La ĉina registaro donas grandan atenton al kulturado de kadroj el naciminoritatoj por ke tibetanoj bone ĝuu la rajtojn pri administrado de ŝtataj kaj lokaj aferoj. Nun en Tibeto jam organiziĝis oficistaro, konsistanta ĉefe el tibetanoj. La Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono informis, ke tibetanoj kaj aliaj nacimalplimultoj konsistigas 70.42% de la provinc-nivela oficistaro de Tibeto; indiĝenaj kadroj kaj specialistoj nun funkcias kiel elita parto de diversnivelaj administracioj de Tibeto.

En la pasintaj 50 jaroj moroj, kutimoj kaj tradiciaj kulturoj de diversaj nacioj estis respektataj kaj heredataj kaj ankaŭ la religia kredo respektata kaj protektata. Ĉiuj nacianoj havas liberecon por lerni, uzi kaj disvolvi sian propran lingvon.

Danzeng Lunzhu, tibetologo kaj vicdirektoro de la Instituto pri Socio kaj Ekonomio sub la Ĉina Tibetologia Esplorcentro, diris, ke post pli-ol-20-jara esplorado pri la rilatoj inter diversaj nacioj en Lhasa, li trovis, ke la geedziĝo inter hanoj kaj tibetanoj pliiĝas ĉiujare je pli ol dek procentoj kaj ankaŭ tiu inter tibetanoj kaj hujoj tre oftas, tio atestas ĝeneralan akordon inter diversaj nacioj.

Kune strebi al bonhaviĝo

Tibeto estas nomata tegmento de la mondo kaj havas malfavorajn naturkondiĉojn. Ĝiaj klimato kaj geografiaj kondiĉoj multe malhelpas la ekonomian disvolviĝon. Por transformi la postiĝintan fizionomion de Tibeto kaj akceli la komunan prosperiĝon de la tieaj nacioj, la centra registaro kaj tutlanda popolo donis grandajn zorgon kaj subtenon al ĝi finance, teknike kaj politike. En la pasintaj 50 jaroj Tibeto rapide progresis survoje al modernigo, kaj la ekonomio kaj socio spertis grandan ŝanĝiĝon.

Oni diris, ke en 2008 la produktovaloro de la tuta regiono atingis 39.2 miliardojn da juanoj, je 10.1% pli multe ol tiu en 2007; la jara pokapa enspezo de paŝtistoj kaj terkulturistoj atingis 3170 juanojn, je 13.7% pli multe ol tiu en 2007. Nun en Tibeto 170 mil paŝitistaj familioj

kun 860 mil homoj enloĝiĝis en sekurajn kaj komfortajn domojn. En 2008 Tibeto havis riĉan rikolton de greno kaj la totala produktokvanto atingis 950 mil tunojn. Stabile progresas brutobredado kaj glate iras la konstruado de bazaj kamparaj instalaĵoj, kiaj akvo- kaj elektroprovizadoj, ŝose-konstruado, telekomuniko ktp.

En la pasintaj 50 jaroj la tibetaj popolanoj de diversaj nacioj plene spertis rapidajn ŝanĝiĝojn kaj samtempe sincerajn zorgojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, konsciante, ke nur akordiĝinte, la diversnaciaj popolanoj povas realigi komunan prosperon.

Helpi unu la aliajn por venki malfacilojn

En la 14-a de marto, 2008, iuj malicaj kontraŭleĝaj elementoj faris gravan tumulton en Lhasa. Luosang Shandan, senpartia patriota persono, kiu loĝas en la urbo, rakontis al mi sian avanturon en tiu tago: “Je la vido de la homoj, teruritaj de persekutado de perfortuloj, mi tuj endomigis ilin al mi kaj konsolis, ke ili estu trankvilaj kaj restu ĉi tie kiel hejme.” Dum la tumulto Luosang Shandan kaj liaj familianoj savis 106 homojn. Liu Dingwei, kiu aliĝis al la ĉina armita polico nelonge antaŭ la tumulto, estis vundita de perfortuloj. Akceptante mian intervjuon, li diris, ke li jam ekamis tiun ĉi lokon, kvankam li vivas nelonge en Tibeto; li volas fari siajn kontribojn por la paco, prospero kaj feliĉo de Tibeto.

Malfeliĉo montras amikecon. La 12-an de majo, 2008, okazis forta tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco. Televidinte, ke la tiea popolo suferas de katastrofo, tibetaj oficistoj kaj popolanoj tuj malavare donacis al ili monon kaj materialojn por ke ili trapasu la malfacilan tempon.

Solidareco estas forto. En la pasintaj 50 jaroj la diversnaciaj popolanoj de Tibeto faris per siaj agoj belan kaj trafan noton pri unuanima penado por komuna prospero.