La 5-an de majo, je la 3-a horo kaj 5 minutoj laŭ la
loka tempo, la aviadilo luita de la ĉina registaro forlasis la Internacian
flughavenon Benito Juarez, Meksik-urbo, kun 79 ĉinaj civitanoj retenitaj
tie, kaj flugis al Tijuana, norda urbo de Meksiko, por 18 aliaj
ĉinaj civitanoj en la loko, ke ili kune reflugu al la patrio.
Ĉi-foje en la ĉartita aviadilo laboris 7 spertaj pilotoj
kaj 10 stevard(in)oj. Jam antaŭ la flugo la aviadistaro lernis sciojn
kontraŭ la gripo A/H1N1, ellaboris anticipan planon kontraŭ eventualaĵoj
kaj por garantii sekurecon de la flugo kaj tiun kontraŭ la epidemio.
 Epidemiologo
de la Ĉina Ministerio pri Sano kaj kuracisto de la Higiena Centro
de la Ĉina Sud-aerlinia Kompanio Limigita akompanis la pasaĝerojn
por higiena kontrolado. En la aviadilo ili faris al la pasaĝeroj
ankaŭ prelegon pri rimedoj kontraŭ la gripo AH1N1, prizorgante ilian
sanstaton. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por ili en la aviadilo estis
liveritaj de Kantono. Oni havis en la aviadilo sufiĉe da antivirusaj
medikamentoj, medicinaj maskoj, termometroj kaj desinfektaĵoj.
Atinginte Ŝanhajon en la sekvanta tago, ĉiuj pasaĝeroj
estis izolitaj por 6-7 tagoj, kaj akceptos medicinan observon.
|