La 4-an de majo Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, emfazis, ke izoli pasaĝerojn de la
meksika aviadilo fluginta al Ĉinio ne estas diskriminacio al meksikaj
civitanoj, sed estas nur por sanstata kvaranteno.
En la 2-a de majo ministro de Eksteraj Aferoj de Meksiko diris,
ke Ĉinio izolis meksikajn civitanojn neinfektitajn de gripo A/H1N1,
tio estas diskriminacio al la meksikaj civitanoj, kaj estas neakceptebla
por Meksiko. La ministerio atentigis siajn civitanojn ne vojaĝi
al Ĉinio antaŭ ol ĝi nuligos la diskriminacion kaj maljustan faron.
Respondante tion Ma Zhaoxu diris, ke en la 30-a de aprilo
meksika pasaĝero per la aviadilo AM098 al Ĉinio estis konfirmita
kiel infektanto de la gripo A/H1N1 en Hongkong. Por preventi kaj
regi la gripon kaj protekti sanon kaj higienan sekurecon de la popolanoj
Ĉinio faris necesan medicinan observon al la pasaĝeroj de la aviadilo.
Ma emfazis, ke la necesa rimedo prenita de Ĉinio ne
estas direktita al meksikaj civitanoj kaj ne signifas diskriminacion
al ili. Ĝi rilatas nur al sanstata kvaranteno. Ĉinio komprenas prizorgon
de Meksiko al rajtoj kaj interesoj de iliaj civitanoj en Ĉinio.
Ĉinio tamen esperas, ke Meksiko komprenas necesajn rimedojn alprenitajn
de Ĉinio kaj objektive kaj sobre traktos la problemon, konsiderante
la ĝeneralan situacion de regado de la epidemio.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Meksiko estas amikaj landoj
kaj Ĉinio multe atentas amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du
landoj. Ĉinio volas daŭre intensigi kunlaboron kun Meksiko por kune
trakti la epidemion.
|