Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Vicĝenerala sekretario de UN laŭdas rekonstruadon de Ĉinio post la granda tertremo

de SHEN TING

Intervjuate John Holmes, vicĝenerala sekretario de UN pri humanismaj aferoj, diris, ke antaŭ unu jaro profundan impreson donis al li la rapida reago kaj altefika laboro de la ĉina registaro post la granda tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco. Krom tio, ĝia lastjara penado por rekonstruado en la tertremaj lokoj estis ĝojiga kaj kuraĝiga.

John Holmes opinias, ke la ĉina registaro sukcese mobilizis kaj utiligis diversajn riĉaĵojn kaj fortojn en la savado. Tio estas valora sperto por aliaj landoj. Li diris, ke de 1960-aj jaroj Ĉinio atingis gandan sukceson en prevento kaj redukto de naturaj katastrofoj. Ĝi ne nur senĉese serĉas teknikajn rimedojn konformajn al daŭrigebla disvolvado, sed ankaŭ donas helpon al aliaj landoj kontraŭ naturaj katastrofoj. Li kredas, ke Ĉinio faros gravajn kontribujn por disvolviĝo kaj sekureco de la mondo. Li esperas, ke kun senĉesa plifortigo de siaj naciaj fortoj Ĉinio pli multe partoprenos en internacia humanisma helpado.