68-jara Luosang Quzhen loĝas en Kesong-vilaĝo, Nedong-gubernio
en Shannan-regiono, Tibeto.Kesong estas la unua vilaĝo de la demokratia
reformado de Tibeto. Ŝi, antaǔa servutulo, atestis grandajn ŝanĝiĝojn
de la vilaĝo en la pasintaj 50 jaroj. Nun la maljunulino loĝas kun
la familio de sia filino Nima Zhuoga. Luosang Quzhen administras
butiketon de la familio, kaj la filino, honorita kiel pioniro de
Shannan en riĉigo per scienco kaj tekniko, kulturas terpecon kun
areo de 14 muoj (15 muoj = 1 hektaro), sur kiu ŝi plantas nudan
hordeon kaj forcejajn legomojn. La bofilo servas al turistoj per
sia ĵipo de marko Toyota. Ŝiaj tri genepoj studas en vilaĝaj kaj
regionaj lernejoj. Luosang Quzhen diris, ke la jara neta enspezo
de ŝia familio superas cent mil juanojn.
|
|
|
La filino helpas la patrinon
en kombado. |
Lernigi al la patrino
uzi elektran kuirpoton. |
En la butiketo |
|
|
|
Luosang Quzhen kun sia
nepo vizitanta elementan lernejon |
Telefoni al la bofilo
por ke li aĉetu varojn por la butiketo. |
Luosang Quzhen kun sia
filino, kiu estas ŝia fiero |
|