Dalai-lamao atakis la ĉinan registaron kaj trompis
la mondan publikon per mensogoj ripetitaj multfoje, unu el ili estas
la tiel nomata “tibeta kulturo estas detruita”. Dum sia parolado
en la 10-a de marto ĉi-jare li diris denove, ke“miloj da temploj
reprezentantaj animon de la tibeta kulturo estas profanitaj”, “pereon
alfrontas la religio, kulturo, lingvo kaj naciaj trajtoj de Tibeto,
kiuj estas transdonitaj de generacio al generacio kaj estas pli
valoraj ol la vivo”. Ĉu la fakto estas tia kiel diris Dalai, ke
la tibeta kulturo “alfrontas pereon”?
Ĉi tie mi volas citi vortojn de Basang Wangdui, estro
de la Etnologia Instituto sub la Tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj,
“nuntempe protektado kaj disvolvado de eminentaj tradiciaj kulturoj
de Tibeto eniras en periodon altnivelan kaj sane disvolvan”. Kiel
fakulo pri naciaj problemoj de Tibeto, li havas sufiĉe da faktoj
por konfirmi sian opinion.
Unue, la naciaj lingvo kaj skriba lingvo de Tibeto
estas protektataj kaj disvastigataj. En Tibeto oni praktikas la
politikon: la tibeta kaj hana lingvoj estas same gravaj, kaj uzado
de la tibeta lingvo estas ĉefa. En mezlernejoj de la kamparo, paŝtaj
regionoj kaj multaj urboj kaj urbetoj oni praktikas paralelan instruadon
de la tibeta kaj hana lingvoj kaj la ĉefaj lernobjektoj estas instruataj
en la tibeta lingvo. La tibeta lingvo estas deviga objekto en diverskategoriaj
ekzamenoj. Estas publikigitaj en la tibeta kaj hana lingvoj la rezolucioj
kaj regularoj aprobitaj de diversnivelaj popolaj kongresoj, oficialaj
dokumentoj kaj anoncoj de diversnivelaj registaroj. Ankaŭ la oficialaj
sigeloj, legitimaĵoj kaj markoj de unuoj, nomtabuloj sur konstruaĵoj
estas en la du lingvoj. Oni eldonas tibetlingvajn gazetojn kaj starigas
tibetlingvan kanalon en radia kaj televida elsendoj.
Due, tradiciaj kulturaj heredaĵoj de Tibeto estas efike
protektataj, heredataj kaj disvastigataj. De la 1980-aj jaroj la
ĉina registaro sinsekve asignis 700 milionojn da juanoj al Tibeto
por ripari ŝtatnivelajn historiajn restaĵojn kaj ĉefajn templojn
de diversaj sektoj. En 2007 la registaro refoje asignis 570 milionojn
da juanoj por ripari 22 kulturajn restaĵojn. Samtempe oni faris
sisteman kaj grandskalan enketon pri tibetaj popolaj kulturaj heredaĵoj
kaj kolektis kaj ordigis dokumentojn en la tibeta kaj hana lingvoj
kun pli ol 30 milionoj da ideografiaĵoj kaj grandan kvanton da vid-aŭdaĵoj
kaj fotoj. Oni publikigis pli ol mil akademiajn disertaciojn pri
tradicia tibeta kulturo, eldonis “Historio de ĉinaj teatraĵoj --
pri Tibeto” kaj aliajn librojn pri historio de literaturo kaj arto.
Trie, libereco de religia kredo kaj normalaj religiaj
aktivadoj de tibetaj popolanoj estas protektataj. Nun en Tibeto
estas pli ol 1 700 budhismaj monaĥejoj kun 46 000 gemonaĥoj. Ĉiuj
religiajn aktivadoj en la temploj iras regule. La sistemo pri reenkarniĝo
de viva budho de la tibeta budhismo estas respektata de la registaro.
Oni restaŭris pli ol 40 religiajn festojn de diversaj sektoj.
Pri protekto de tibeta kulturo ĉefa esploristo de la
Kazaĥa Instituto pri Strategio de Prezidento skribis en sia artikolo:
“Kiel fakulo pri internaciaj problemoj mi plurfoje vojaĝis al Ĉinio
kaj vizitis preskaŭ ĉiujn templojn de Lhasa. Mi vidis, ke ĉiu konstruaĵo
kaj ĉiu budho-statuo en Lahsa estas bone protektitaj, kaj la tibetanoj
ĝuas plenan liberecon je religia kredo. Oni povas sperti la originalan
kulturon de Tibeto el pilgrimantoj al la Potala-palaco, flagoj kun
kvin koloroj, manioj (ŝtonamaso), vilaĝoj kun malsamaj arkitekturaj
stiloj. Mi opinias, ke la tibetaj kulturo kaj religio estas bone
hereditaj.”
Faktoj estas pli elokventaj ol vortoj. En la pasintaj
jardekoj la centra registaro donis al Tibeto grandan helpon en homfortoj,
materialoj kaj financoj, kaj uzis leĝan, ekonomian kaj administran
rimedojn por protekti, savi kaj disvastigi eminentajn tradiciajn
kulturojn de Tibeto. Ni povas serioze diri al Dalai-lamao, ke pereis
en Tibeto nur la feŭda reĝimo kun religio kaj regpotenco en kombiniĝo,
kaj rutinoj kaj malnovaj kutimoj neakordiĝantaj kun la moderna socio.
La eminenta tradicia kulturo de Tibeto ne nur ne “alfrontas pereon”,
sed brilas kiel perlo en la kulturaj trezorejoj ĉina kaj monda.
|