Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ĉu la ekologio de Tibeto estis detruita?

de HU LIUYAN

En la 10-a de marto 2009 Dalai-lamao faris paroladon, en kiu li trompis la mondan publikon, dirante, ke en Tibeto naturaj riĉfontoj estas laŭvole ekspluatataj, arbaroj arbitre dehakataj, raraj bestoj, kiaj sovaĝaj poefagoj kaj tibetaj antilopoj, ĉase mortigataj kaj natura medio serioze poluata. Sensacie li anoncis, ke en la pasintaj 50 jaroj la medio estis terure detruita.

Nun tiuj, kiuj iam vizitis aǔ iom konas Tibeton, certe surpriziĝas pro la granda ŝanĝiĝo de Tibeto, admiras la belajn medion kaj pejzaĝojn de la altebenaĵo. Fakte Dalai-lamao kaj liaj kunuloj pli ol ĉiuj aliaj bone scias, ke la diro pri “tibeta medio detruita” estas centprocenta mensogo, celanta konfuzi la publikan opinion.

Antaǔ la 5-a jardeko de la lasta jarcento malnova Tibeto estis sub regado de servuta reĝimo kun malalta produktiveco. Tiam tibetanoj faris ĉion nur por pasive adaptiĝi al naturaj kondiĉoj kaj postulis sole de la naturaj riĉfontoj. Kaj ili tute ne konis la objektivan leĝon de ekologia medio de Tibeto, por ne paroli pri la ekologia konstruado kaj mediprotekto.

De post ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordomalfermo la disvolviĝo de ekonomio kaj socio de Tibeto akiris grandan sukceson, kaj la centra kaj loka registaroj faris multon por protekti la ekologian medion kaj akiris rimarkindajn efikojn.

Dum 1982-1994 la popola kongreso, registaro kaj registaraj departementoj de Tibeto publikigis sinsekve 30 lokajn regulojn kaj dokumentojn pri ekologia konstruado kaj mediprotekto, kiuj formis kompare sisteman regularon por loka mediprotekto.

En la ekonomia konstruado ili serioze plenumas normojn por mediprotektado, moderigas rilatajn ekspluaton kaj konstruadon, kaj ĉe la komenco de politik-ellaboro ili limigas influon de ekspluato kaj konstruado al la medio. Nun 90% de la konstruaj projektoj kaj 100% de la gravaj programoj de Tibeto observis la normojn por mediprotektado. Dum konstruado de la mondfama Qinghai-Tibeta Fervojo oni elspezis 1.54 miliardojn da juanojn (1 usona dolaro = ĉ. 6.83 juanoj) por protekti ekologion kaj naturajn pejzaĝojn ĉe la fervojo kaj per tio oni kreis modelon por mediprotekto en fervoja historio de Ĉinio.

Tibetaj forstaj publiksekurecaj trupoj plifortigas protektadon de tibetaj antilopoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kaj efike batas la kontraǔleĝan agadon kontraŭ la sovaĝaj bestoj. Nun protekto de sovaĝaj bestoj jam enradikiĝis en la konscio de tibetanoj, kaj oni jam komplete bremsis furiozan ŝtelĉasadon de tibetaj antilopoj. En la pasintaj 50 jaroj neniu specio pereis en Tibeto, kaj efike protektata estas biovarieco. En la lasta jarcento internacia besto-esplora rondo iam kredis, ke tibeta ĉevalcervo estis jam komplete eliminita, sed la bestoj estis denove trovita antaŭ nelonge kaj ĝia nombro estas pligrandigita. Iuj specioj de bestoj kaj agrikulturaj plantoj, kiuj mankis en Tibeto, estas enkondukitaj al Tibeto el aliaj lokoj de Ĉinio.

De la 1980-aj jaroj de la lasta jarcento Tibeto fondis entute 21 ekologiajn rezervejojn, 7 ŝtatajn arbarajn parkojn, 3 geologiajn parkojn, 1 ŝtatnivelan pitoreskejon kaj 40 diversnivelajn naturparkojn, kiuj kovras areon de 401 mil kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 34.03% de la tuta areo de Tibeto kaj okupas la unuan lokon en Ĉinio. Krome, en diversaj urboj kaj subregionoj de Tibeto oni fondis pli ol 50 lokajn naturparkojn. Kompreneble ekzistas ankaŭ la problemoj rilate al ekologia konstruado kaj mediprotektado en Tibeto. Kaǔze de malboniĝo de ekologia medio de la terglobo, malforta ekologio de Tibeto estas facile atakata de koto-ŝtona fluo, terŝoviĝo, tererozio, lavango kaj aliaj naturaj katastrofoj. Ankaŭ dezertiĝo minacas ekologian medion de la loko. Kvankam en ekonomia disvolvado foje kaj foje videblas homa detruo al ekologio kaj naturaj riĉfontoj, tamen ili estas nur apartaj fenomenoj, kaj plie, la loka registaro multe atentas tion. Ni havas motivon kredi, ke la tibeta popolo en la estonteco faros la medion pli bela, kaj la lokon tera paradizo “Shangrila”.

Dalai-lamao neglektas la objektivan realon pri ekologia konstruado kaj progresado de Tibeto, sed sputas mensogaĵojn internacie, kalumniante, ke la ĉina registaro detruas ekologian medion de Tibeto, forrabas ĝiajn riĉfontojn k.a. Fakte sub la ŝildo de prizorgo de la ekologia medio de Tibeto Dalai-malao kaj liaj kunuloj provas restarigi malnovan servutan reĝimon kaj krei publikan opinion por realigi sian malnoblan celon disspliti la patrion.