En ĉiu 10-a de marto Dalai-lamao okazigas kunvenon
kaj faras paroladon. En la ĉi-jara kunveno li eĉ diris, ke la armita
ribelo lanĉita de la reakciaj altranguloj de Tibeto antaŭ 50 jaroj
kaj la perforta evento de batado, frakasado, prirabado kaj bruligado
okazinta en Lhasa en 2008 estis “pacaj agadoj kontraŭ perforto”
devigite prenitaj pro tio, ke tibetanoj ne povas toleri “potencan
premadon de la Komunista Partio de Ĉinio”. Ĉu tio estas vera?
Ni retrorigardu la historion de la pasintaj 50 jaroj
por koni, kiel Dalai kaj lia kliko faris “pacajn agadojn kontraŭ
perforto”.
En 1951, Dalai projektis “eventon por forpeli hanojn”,
kreis “diplomatian mision” kaj dislokis kvin mil tibetajn armeanojn
ĉe Jinsha-rivero por bari eniradon de la Popola Liberiga Armeo en
Tibeton.
En 1959, li fabrikis falsan popolan kunvenon, disŝiris
la “17-artikolan Interkonsenton”, ĉiurimede malhelpis la demokratian
reformadon, publike rompis kun la patrio kaj popolo, kaj lanĉis
armitan ribelon. La ribelantoj multfoje atakis lokajn instituciojn,
malordigis trafikadon, mortigis oficirojn kaj soldatojn de la liberiga
armeo kaj lokajn laborantojn, faris atakon al la Tibeta Labor-komisiono
de la Komunista Partio de Ĉinio, al la ĉefstabejo de la Tibeta Milita
Regiono kaj al aliaj establoj. Post malvenko Dalai fuĝis eksterlanden
kaj fondis en Hindio la “tibetan registaron en ekzilo”.
En 1960, helpate de la usona centra informo-buroo,
li restarigis “Lamaismo-garda trupo” en Mustang de Nepalo, kiu faris
militan ĝenadon ĉe la landlimo de Ĉinio dum 14 jaroj.
En 1987 kaj 1989, pro instigo kaj trompo fare de Dalai,
okazis en Tibeto pluraj tumultoj, kiuj alportis grandan perdon al
la vivo kaj posedaĵoj de la lokanoj.
 En
2008, subtenate de malamikaj fortoj de la Okcidento, Dalai-lamao
intencis perturbi la Pekinajn Olimpikojn kaj instigis sensacian
eventon en Lhasa la 14-an de marto. La krimuloj atakis lokajn instituciojn
kaj lernejojn, detruis aŭtobusojn, bruligis konstruaĵojn, rabis
propraĵojn kaj mortigis 18 senkulpajn civitanojn.
Ĉu la kondutoj de Dalai estas pacaj?
Ne mortigi vivan estaĵon, nek ŝteli kaj nek mensogi
estas la plej baza principo respektata de la tibetaj budhistoj.
Kiel altranga bonzo Dalai-lamao ne observas eĉ la plej bazan religian
disciplinon kaj faras mensogadon. Kio estas lia celo? Konsiderante,
ke la tutmondaj popoloj amas pacon kaj kontraŭas al perforto, Dalai
levis “pacan standardon” kaj surhavis “pacan mantelon” por akiri
kompaton de bonkoraj homoj en la mondo. Liaj “ribelo” kaj “pacaj
agadoj kontraŭ perforto” estas nur liaj manovroj por okupiĝi pri
secesia agado kaj ŝildo por trompi la publikon de la mondo. Lia
reala celo estas spliti la patrion, realigi “sendependiĝon de Tibeto”
kaj restarigi la feŭdan servutan reĝimon kun politiko kaj lamaisma
eklezio en unuigo.
|