Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Alilandaj raportistoj vizitis Tibeton

de WEN TAO
Duoji Cizhu (la unua de dekstre), intervjuata

La 21-an de junio 17 raportistoj el 10 alilandaj novaĵ-agentejoj en Ĉinio finis sian 4-tagan viziton en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. La viziton aranĝis la Informa Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

La raportistoj eniris en Tibeton la 18-an de junio. Dum 4 tagoj ili vizitis templojn, lernejojn, fervojajn stacidomojn kaj aliajn lokojn de Lhasa, kaj faris intervjuon kun monaĥoj, lernantoj, turistoj, kamparanoj kaj paŝtistoj.

La 20-an Gongbao Zhaxi, ĝenerala sekretario de la tibeta registaro, okazigis gazetaran konferencon kaj invitis Duoji Cizhu, urbestron de Lhasa, kaj respondeculojn de la Tibeta Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj tiujn de la regiona turisma buroo al la konferenco por konigi al la raportistoj religion, turismadon, ekonomion, mediprotektadon k.a. de Tibeto, kaj kune respondis demandojn de la raportistoj.

Demandas raportisto el la Germana Televida Stacio II

Raportisto el la Germana Televida Stacio II diris en la konferenco: “Dum la vizito mi propraokule vidis belan, pacan kaj kvietan Lhasa. Ĝi estas bela urbo.”

Gongbao Zhaxi diris: “Mi esperas, ke vi raportos per viaj artikoloj kaj fotoj veran kaj malferman Tibeton al la tuta mondo, post via vizito.”