Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Migraj laboristoj proponas al TPK kaj ĈPPIK

La 17-an de februaro, 23-jara migra laboristo Han Dezong sendis mallongan mesaĝon kaj per kiu rankontis malfacilon en serĉado de laboro. Laŭdire, lia mesaĝo eble estos legata de TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj, helpate de la enketa aktivado organizata de la Xinhua-a Retejo www.xinhuanet.com, fondita de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo.

Antaŭ inaŭguro de TPK kaj tiu de ĈPPIK de 2009, la Xinhua-a Retejo komencis de la 11-a de februaro specialan enketadon pri migraj laboristoj.

Tiu ĉi agado altiris al si atenton de multaj migraj laboristoj. La 19-an de februaro, pli ol 5000 migraj laboristoj sendis mesaĝojn al la enketado. La de ili plej atentataj problemoj estas laborigo kaj socia asekuro.