Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ujguroj kaj hanoj helpis unuj aliajn en la perforta evento

de LUO QI

La 6-an de julio, sekvantan tagon de la perforta evento en Urumqi, mi veturis al la urbo, kaj propraokule vidis la seriozajn perdojn kaŭzitajn de la perfortaĵoj kaj aŭdis riproĉojn de la lokanoj al la krimuloj. Mi informiĝis ankaŭ pri multaj kortuŝaj rakontoj pri reciproka helpado de ujguroj kaj hanoj en la evento kaj el tio mi profunde sentis fortan deziron de lokanoj pri nacia solidareco kaj socia harmonio.

Ujguroj helpis instruiston el Ŝanhajo

Zhao Mindong estas instruisto de la mezlernejo Nanhui en Ŝanhajo. La 2-an de julio li venis al Urumqi akompanante siajn lernantojn. Vespere de la 5-a de julio li veturis per taksio al granda bazaro, vizitinda loko en Urumqi. Je la 20-a horo, veturante sur la strato Tuanjie li estis trafita de perfortuloj kun bastonoj kaj ŝtonoj. Ili renversis la taksion kaj batis lin, tiel ke li vundiĝis je multaj korpopartoj.

Feliĉe estis, ke en danĝero li ricevis helpon de multaj tieaj ujguroj, kiaj taksiisto kaj preterpasantoj kaj iu ujguro eĉ kaŝis lin en sia hejmo, ĝis venis policanoj.

Zhao Mindong akceptas intervjuon.

Zhao diris: "En la evento min batis 7-8 homoj, sed helpis pli ol 80 homoj, inkl. de multaj bonkoraj ujguroj. Mi ege dankas ilin. Ili donis al mi grandan helpon kiam mi falis en danĝeron."

Laborantoj en Informo-domego helpis pasaĝerojn

Je la 21-a horo de la 5-a de julio pli ol 150 homoj sin enpuŝis en Informo-domegon sur la vojo Jinyin de Urumqi. Ili estis pasaĝeroj de aŭtobusoj n-roj 61 kaj 912, kiuj estis atakitaj de krimuloj per brikoj kaj ŝtonoj kaj komencis bruli.
Nemalmultaj pasaĝeroj vundiĝis kaj estis serioze vundita unu viro, kies kapo sangis kaj la gambo rompiĝis. Inter la pasaĝeroj estis ankaŭ du ŝoforoj de ŝarĝaŭto el Zhejiang-provinco.

Tion vidinte, Ailiken Bake deĵoranta gardisto en la domego venigis ilin en la vestiblon kaj portis la grave vunditajn en subteran ĉambron por simpla kuraco. Alrapidis Liu Guoshang, administranto pri servo al klientoj. Li kaj trankviligis la pasaĝerojn kaj kolektis pli ol 30 servistojn, gardistojn kaj kuiristojn por gardi ĉe la pordo de la domego. Kvankam du vitropecoj de pordo de la domego estis rompitaj de la krimuloj, tamen ili ne sukcesis entrudiĝi en la pordon. Je la 23-a horo ili kaptis du krimulojn kaj donis ilin al alrapidintaj armitaj policanoj.

Bruligitaj aŭtobusoj

Matene de la sekvanta tago la pasaĝeroj foriris el la domego. Rememorante la okazaĵon Ailiken Bake sentas ankoraŭ timon. Li diris: "Frenezis la perfortuloj."

Ujgura maljunulo ricevis senpagan kuracon

Vundito de la perfortaĵoj en la Popola Hospitalo

58-jara ujguro Tuerxun estas senlaboriĝinto. Vespere de la 5-a de julio, je la 20: 30 ĉe vojkruciĝo de la suda Xinhua-strato krimuloj atakis lin per brikoj kaj ŝtonoj kaj vundis liajn okulojn, dentojn kaj vangon. Li kuris al hejmo de sia parenco loĝanta proksime kaj estis sendita al la Popola Hospitalo en la sekvanta tago.

Post la evento en la 5-a de julio kuracistoj kaj flegistinoj de la hospitalo tuj komencis akcepti kaj kuraci vunditojn kaj operaciis 50 vunditojn tiutage. Ĝis posttagmeze de la 8-a de julio la hospitalo akceptis pli ol 360 vunditojn.

En la hospitalo Tuerxun ricevis senpagan kuracadon kaj bonan prizorgon. Li diris: "Dankon al kuracistoj kaj flegistinoj. Nun nenion mi pensas. Mi deziras nur kiel eble plej rapide resaniĝi."