Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Tibeto disdonis al kamparanoj kaj paŝtistoj broŝuron pri favoraj politikoj

de CHENG XIAOHONG

Junie, Yangda-vilaĝanoj de la gubernio Duilong Deqing en mez-suda Tibeto ĝoje ricevis de la loka registaro la broŝuron, kiu enhavas la favorajn politikojn ellaboritajn de la ŝtato kaj tiujn de la aŭtonoma regiono por la kamparanoj kaj paŝtistoj. La broŝuro helpas la kamparanojn kaj paŝtistojn bone koni tiujn politikojn.

Regiona prezidanto Xiangba Pingcuo diris en la broŝuro-disdona ceremonio, ke dank’ al subteno de la centra financo, la regiona registaro senĉese pligrandigas la favorecon kaj investadon al la kamparo. En la 30 jaroj de reformado kaj pordo-malfermo, la regiono investis al la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj 37.204 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = unu usona dolaro), pliigis la jaran investon de 64 milionoj da juanoj en 1978 al 7.812 miliardoj da juanoj en 2008, en 1978 la investo al la menciitaj 3 flankoj konsistigis 14% de la totala financa elspezo kaj en 2008 -- 20.6%. Por akceli konstruadon en la kamparo, Tibeto sinsekve ellaboris serion da politikoj pri subvencio al fiksloĝigo de kamparanoj kaj paŝtistoj, sinteza subvencio al agrikultura kapitalo por greno-kultivantoj, garantio al minimuma vivo en la kamparo, monhelpo al kuracado por ekstreme malfacilaj kamparanoj kaj paŝtistoj kaj tiu al la deviga edukado. Kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto ĝuas ĉiujare diversajn subvenciojn rektajn kaj nerektajn averaĝe de pli ol mil juanoj.

La 30-jaraj daŭra investado kaj plenumado de diversaj politikoj multe favoras al kamparanoj kaj paŝtistoj kaj multe plibonigis por ili laborajn kaj vivajn kondiĉojn.

La broŝuro kun 60 favoraj politikoj pri subvencio al kamparanoj kaj paŝtistoj, konsistas el 2 partoj: La unua koncernas al la politikoj pri rekta subvencio per kontanta mono aŭ per objektoj al kamparanoj kaj paŝtistoj; la dua -- al la politikoj pri nerekta subvencio al la publikaj servoj en la kamparo por pliigi enspezon de kamparanoj kaj paŝtistoj kaj redukti ilian elspezon. Tiuj ĉi politikoj strikte rilatas al produkto kaj vivo de la kamparanoj kaj paŝtistoj kaj enkorpigas iliajn plej realajn interesojn.